La distrikto Liestal estas administra unuo de Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 56897 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la samnoma kantona ĉefurbo Liestal.

Rapidaj faktoj Distrikto Liestal, distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Bazelo Kampara ...
Distrikto Liestal
Thumb
Blazono de Liestal
Thumb
Centro de la urbo Liestal
Thumb
Mapo de la distrikto Liestal
distrikto de Svisio Distriktoj de Kantono Bazelo Kampara
Kantono Bazelo Kampara
ĈeflokoLiestal
Geografia situo CH1903: 622213 / 259216 (mapo)47.4833333333337.7333333333333 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj56897  (2008-12-31)
Areo85,83 km²
Loĝantardenseco662,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1203
vdr
Fermi

Geografio

La distrikto Liestal situas en la centro de la ceteraj kvar distriktoj de la kantono. La distrikto etendiĝas de sude al nordo en la valoj de la riveroj Ergolz kaj Frenke, kiu kunfluas en Liestal kaj poste alfluas kiel Ergolz en Partteln, kiu situas ĉe la norda fino de la distrikto al la rivero Rejno.

Dum la norda parto de la distrikto aspektas urbeca, la sudo konservis kamparan karakteron kaj estas multe malpli dense loĝata.

Trafiko

Tra la distrikto pasas de nordo al sudo la grava fervojlinio de Bazelo al Olten kaj Berno respektive Lucerno kaj Tiĉino unuflanke kaj la linio tra Frick, Brugg, Baden al Zuriko kaj Koiro. La urbo Pratteln, kiu fakte formas parton de la aglomeraĵo de Bazelo, estas ankaŭ ligita al la tramreto de Bazelo. De Liestal la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo kondukas al Waldenburg.

Pasas tra la distrikto la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Tiĉino kaj A8 de Bazelo al Zuriko.

Historio

La distrikto Liestal estiĝis el la mezepoka regejo Liestal, kiu ek de 1585 estis voktejo en Kantono Bazelo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko. Tiam ĝis la Bazela Kantondisiĝo ĝi estis denove distrikto de la malnova Kantono Bazelo por poste fariĝi ek de 1833 distrikto de la nova duonkantono Bazelo Kampara.

Komunumoj de la distrikto Liestal

La distrikto Liestal konsistas (je komenco de 2009) el 14 politikaj komunumoj. Du el ili, nome la ĉefurbo Liestal kaj Pratteln estas urboj. Jen la listo de la komunumoj:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arisdorf Arisdorf15339.99 2821
Augst Augst8871.64 2822
Bubendorf Bubendorf436310.81 2823
Frenkendorf Frenkendorf61284.58 2824
Füllinsdorf Füllinsdorf43194.62 2825
Giebenach Giebenach9761.32 2826
Hersberg Hersberg3071.67 2827
Lausen Lausen48405.56 2828
Liestal Liestal13'45818.21 2829
Lupsingen Lupsingen13323.12 2830
Pratteln Pratteln15'15210.70 2831
Ramlinsburg Ramlinsburg7142.24 2832
Seltisberg Seltisberg13373.57 2833
Ziefen Ziefen15517.80 2834
Total (14)56'89785.83 1303
Fermi

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.