Bajkaleino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bajkaleino, (5,6,7-trihidrokso-flavono) aŭ C15H10O5 estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la flavonoloj, flava solidaĵo nesolvebla en akvo sed solvebla en metanolo, etanolo, duetila etero, acetono, etila acetato, glacia acetata acido kaj malmulte solvebla en kloroformo kaj nitrobenzeno.
Bajkaleino | ||
Plata kemia strukturo de la Bajkaleino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Bajkaleino | ||
Bajkaleino estas antioksidiga substanco kun antiinflamaj proprecoj trovata en plantoj de la familio de la Scutellaria baicalensis[1] | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 491-67-8 | |
ChemSpider kodo | 4444924 | |
PubChem-kodo | 5281605 | |
Merck Index | 15,935 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flava solidaĵo | |
Molmaso | 270,240 g·mol-1 | |
Denseco | 1,328g cm−3[2] | |
Fandpunkto | 256°C-271°C[3] | |
Bolpunkto | 650,2°C[4] | |
Ekflama temperaturo | 225,3 °C | |
Solvebleco | Akvo:0,1125 g/L [5] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[6] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Bajkaleino ĉeestas en la radikoj de la familio de la Scutellaria baicalensis kaj "Scutellaria lateriflora". Ĝi ankaŭ troviĝas en la rizomoj de la Oroxylum indicum kaj timianoj. Bajkaleino estas fitokemiaĵo kun sennombraj aktivecoj, tiaj kiaj antiinflamaj, antivirusaj kaj antitumoraj.
Krom tio, ĝi estas potenca antioksidigaĵo[7] kaj inhibas la lipidan peroksidadon en mitokondrioj. Eblaj antideprimivaj efikoj atribuiĝas al la bajkaleino en eksperimentoj faritaj kun bestoj.