From Wikipedia, the free encyclopedia
La bignoniacoj[2] (latine Bignoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj pli ol 850 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bignonio[2].
Bignoniacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
bignonio Bignonia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Preskaŭ ĉiu el la bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu reboj aŭ arbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea.[4] Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.[5]
Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.[5]
La enhavaĵo bajkaleino estas fitokemiaĵo kun sennombraj aktivecoj, ekzemple antiinflamaj, antivirusaj, antitumoraj, kaj krome estas potenca antioksidigaĵo.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.