Aviceno
persa matematikisto, kuracisto, filozofo kaj sciencisto de la 10a kaj 11a jarcentoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aviceno aŭ Ibn Sīnā (perse ابن سينا, arabe ابن سينا, Ibn Sīnā, latine Avicenna, greke Aβιτζιανός; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980 en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037 en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo.
Aviceno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Desegno de Aviceno el 1271 | |||||
Persona informo | |||||
ابن سینا | |||||
Naskonomo | perse ابن سينا arabe ابن سينا, Ibn Sīnā latine Avicenna greke Aβιτζιανός | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 979 (0979-11-30) en Afŝana, Transoksiano, Samanida Imperio | ||||
Morto | 18-an de junio 1037 (1037-06-18) (57-jaraĝa) en Hamadano, Kakuyids | ||||
Tombo | Avicenna Mausoleum vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba • persa vd | ||||
Loĝloko | Ray • Buĥaro • Urgenĉo • Gurgan • Hamadano vd | ||||
Ŝtataneco | Samanida Imperio • Ziyarid dynasty • Bujidoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • poeto • astronomo • kuracisto • muzika teoriisto • fizikisto • matematikisto • kemiisto • etikisto • islamjuristo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | medicino • aromoterapio • filozofio • logiko • Kalam • poezio • teologio • terscienco • filozofio de scienco • fiziko • psikologio • astronomio • kemio • geologio • meĥaniko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kanono de Medicino ❦ La Libro de Kuraco ❦ Al-isharat wa al-tanbihat vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.[1]
Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko. Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.