Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2015: 2-an de aprilo : Almenaŭ 147 mortoj okaze de terorisma atenco fare de la somalia bando Al Ŝabab kontraŭ universitata kolegio en Garissa, Kenjo. 3-an de aprilo : Interkonsento inter Usono kaj Irano pri la nuklea produktado de tiu lasta lando 9-an de aprilo : La Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo kaj tiujn naziajn 10-an de aprilo : En suda Maroko okazis 40 mortoj (ĉefe infanoj) kaze de busakcidento. Komenciĝis en Panamo okaze de tutamerika pintokunveno historia altinivela intertrakto inter Usono kaj Kubo post jardekoj de apartigo 13-an de aprilo : Prezidenta balotado en Sudano Mortis la verkisto el Germanio Günter Grass. Mortis la verkisto el Urugvajo Eduardo Galeano. 16-an de aprilo : En Hispanio estis arestita, poste tuj liberigita kaj priserĉata Rodrigo Rato, eksministro kaj eksdirektoro de la Internacia Monunua Fonduso, pro deliktoj de alproprigo de kapitaloj kaj fiska fraŭdo 18-an de aprilo : Tajdo de atako fare de zuluoj kontraŭ negocoj da enmigrintoj okazigas centojn da forpeloj de eksterlandanoj el Sudafriko Atenco en Ĝalalabado, Afganio, okazigas 34 mortojn kaj centon da vunditoj. 19-an de aprilo : Parlamenta balotado en Finnlando Ĉirkaŭ 700 elmigrintoj mortintaj sur vrako naviganta el Libio al Italio 24-an de aprilo : 100-a datreveno de Armena genocido 25-an de aprilo : Tertremo en Nepalo okazigas pli ol 7 000 mortojn kaj detruas grandan parton de la historia heredaĵo ĉefe en la valo de Katmanduo. Aprilo de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Kategorio Aprilo de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Aprilo de 2015 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)Kategorio Aprilo de 2015 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj) aprilo lu ma me ĵa ve sa di 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 aranĝo de 2024tagoj