anarkiismaj pensoskoloj From Wikipedia, the free encyclopedia
GLAT-ema anarkiismo, GLAT-amika anarkiismo aŭ kvira anarkiismo estas anarkiisma pensoskolo kiu defendas ke anarkiismo kaj socia revolucio estas rimedoj por samseksema liberigo kaj abolon de homofobio, lesbofobio, transmizogineco, bifobio, transfobio, aliseksema normismo, aliseksemismo, patriarkeco, kaj de seksa duumismo. GLAT-anarkiistoj kiuj kampanjiis por la rajtoj de GLAT kaj ekster kaj ene de la anarkiismaj kaj de la GLAT movadoj estas John Henry Mackay,[1] Adolf Brand, kaj Daniel Guerin.[2] Individuisma anarkiisto Adolf Brand publikigis la gazeton Der Eigene kiu estis la unua publikaĵo dediĉita al samseksemaj temoj en la mondo, publikigita el 1896 al 1932 en Berlino.[3][4]
Kvira anarkiismo kontraŭstaras makiavelan uzadon de la GLAT-a komunumo fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel geedziĝon kaj militistaran membrecon anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj malriĉeco, institucia homofobio, polica perforto, kaj la intersekciĝo de pluraj formoj de diskriminacio. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.[5] Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.[6]
La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado Geja Honto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.