Adolf Brand (naskiĝis la 14-an de novembro 1874, mortis la 2-an de februaro 1945) estis germana verkisto, individuisma anarkiisto kaj pionira kampanjanto por la akceptafo de masklaj duseksemo kaj samseksemo.
Adolf Brand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1874 en Berlino |
Morto | 2-an de februaro 1945 (70-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto GLAT-aktivulo verkisto eldonisto fotisto |
Li estis instruisto dum mallonge ĝis stabli publikigan firmaon kaj produkti germanlingvan samsekseman gazeton nome Der Eigene (La Unikulo) en 1896. Tiu estis la unua longdaŭra samseksema publikaĵo en la mondo,[1] kaj ĝi ekzistis ĝis 1931. La nomo estis prenita el la verkoj de la "egoisma" filozofo Max Stirner, kiu ege influis super la juna Brand, kaj aludas al la koncepto de Stirner pri "mem-posedo" de tio individua. Der Eigene koncentriĝis al kultura kaj akademia materialo, kaj povus havi averaĝon de ĉirkaŭ 1500 subskribintoj por numero dum sia vivodaŭro, kvankam la preciza nombro estas necerta.
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.