Ai Qing
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ai Qing (simpligita ĉina skribo; 艾青, pinjino: Aì Qīng, naskita kiel Jiǎng Zhènghán (simpligita ĉina skribo: 蒋正涵, pinjino: Jiǎng Zhènghán), lia alia nomo estas Jiǎng Hǎichéng (simpligita ĉina skribo: 蒋海澄, pinjino: Jiǎng Hǎichéng; n. la 27-an de marto 1910 - m. la 5-an de majo 1996). Li ankaŭ estas konata sub sia plumnomo Lín Bì (simpligita ĉina skribo: 林壁, pinjino: Lin Bi), Kè'ā ( simpligita ĉina skribo:克阿, pinjino: Kè'ā) kaj Éjiā (simpligita ĉina skribo:莪伽, pinjino: Éjiā)[1].
Ai Qing | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
艾青 | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1910 (1910-03-27) en Jinhua | ||||
Morto | 5-an de majo 1996 (1996-05-05) (86-jaraĝa) en Pekino | ||||
Etno | hanoj vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Ĉinia Arta Akademio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ai Weiwei, Ai Xuan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto pentristo verkisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ai Qing estis unu el la plej grandaj ĉinaj poetoj, vicprezidanto de la Ĉina Verkista Asocio kiu ankaŭ lernis Esperanton en 1932.
Ai Qing estis denuncita dum la kontraŭdekstra movado. En 1958 la familio estis sendita al laborkampo en Beidahuang, Heilongjiang. Poste li kun sia familio iris en ekzilo al Shihezi, Ŝinĝango en 1961, kie ili vivis dum 16 jaroj. Post la morto de Mao Zedong kaj la fino de la Kultura Revolucio, la familio revenis al Pekino en 1976.