Simpligita ĉina skribo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Simpligita ĉina skribo (ĉine: 简体字. Vidu sube.) estas laŭleĝa skribsistemo oficialigita de Ĉina Popola Respubliko dum la dua duono de la 20a jarcento. Por establi la novan sistemon oni nuligis speciale komplikajn litererojn aŭ anstataŭigis la speciale komplikajn literojn per aliaj pli facilaj. Tio estis farita kaj regule kaj neregule.
La karakteroj estas oficiale uzataj en ĈPR kaj Singapuro, kvankam tradiciaj karakteroj estas nune uzataj en Honkongo, Makao kaj Respubliko Ĉinio (Tajvano).