From Wikipedia, the free encyclopedia
Hejlongĝjango (ĉine 黑龙江, pinjine: Hēilóngjiāng) estas provinco en la Ĉina Popola Respubliko, la plej nordorienta provinco en la lando. Ĝi havas limon kun Rusio norde kaj oriente, kaj enlande kun Ĝilinio sude kaj Interna Mongolio okcidente.
Hejlongĝjango | |||||
| |||||
Mallongigo: 黑 (Hēi) | |||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Hejlongĝjango montrata | |||||
Signifo de nomo | 黑 hēi—nigra 龙 lóng—drako 江 jiāng—rivero Amuro | ||||
Administra speco | Provinco | ||||
Ĉefurbo (kaj plejgranda urbo) | Harbino | ||||
Provincestro | Lu Hao
(ekde 5-a de junio 2013) | ||||
Areo | 460 000 km² | ||||
- Latitudo | 43° 25' N al 53° 33' N | ||||
- Longitudo | 122° 23' E to 134° 46' E | ||||
Loĝantaro | (2010) | ||||
- Ĉirkaŭ | 38 312 224 | ||||
- Loĝdenso | 84/km² | ||||
Ekonomio | (2009) | ||||
- MEP | CNY 858,7 miliardoj | ||||
- MEP po kapo | CNY 21 640 | ||||
HDI | 0,808 (alta) (2008) | ||||
Etnoj | Hanoj: 95% Manĉuoj: 3% Koreoj: 1% Mongoloj: 0,4% Hujoj: 0,3% | ||||
ISO 3166-2 | CN-23 | ||||
Oficiala retejo www.hlj.gov.cn | |||||
Laŭ la stato de 2010 en la provinco vivis 38 312 224 loĝantoj sur areo de 454 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 84 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Harbino.
Ĝi estas parto de Manĉurio kiu portempe estis nomata Manĉukuo (ĉine 満州国/满洲國, pinjine: Mănzhōu Guó; japane 満洲国, Manshūkoku). Manĉukuo aŭ Manĝukuo estis pupŝtato kreita fare de Japanio en Manĉurio. Ĝi ekzistis inter 1932 - 1945. Ties imperiestro estis Pu Yi (1906-1967). Pu Yi estis formale Imperiestro de Ĉinio (1908-1912) kaj iĝis en 1932 prezidento kaj en 1934 imperiestro de Manĉukuo.
Manĉukuon okupis en 1945 sovetiaj trupoj kaj redonis ĝin en 1946 al Ĉinio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.