Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango
aŭtonoma regiono de Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nekonfuzenda kun Ŝjinjango estas milionurbo en Ĉinio.
Rapidaj faktoj aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio ...
Ŝinĝango | |||||
| |||||
Mallongigo: 新 (Xīn) | |||||
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Ŝinĝango montrata | |||||
Signifo de nomo | nova limo | ||||
Administra speco | Aŭtonoma regiono | ||||
Ĉefurbo | Urumĉio | ||||
Plejgranda urbo | |||||
Guberniestro | Shohrat Zakir
(ekde januaro 2015) | ||||
Areo | 1 664 897 km² | ||||
- Latitudo | |||||
- Longitudo | |||||
Loĝantaro | (2020) | ||||
- Ĉirkaŭ | 25 852 345 | ||||
- Loĝdenso | 16/km² | ||||
Ekonomio | () | ||||
- MEP | |||||
- MEP po kapo | |||||
HDI | () () | ||||
Etnoj | Ujguroj (45,8%) Hanoj (40,5%) | ||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||
Oficiala retejo | |||||
Fermi
Ŝinĝango (laŭ rekta esperantigo de loka elparolo facile prononcebla ankaŭ en Esperanto: elp.) aŭ Ŝinĝjango (laŭ PIV2002), okaze ankaŭ Ŝjinĝjiango, antaŭe Sinkiango (ĉine 新疆 [ɕín.t͡ɕjáŋ], pinjine Xīnjiāng, poŝtpinjine Sinkiang kaj ujgure شىنجاڭ [ʃinˈd͡ʒɑŋ]), plennome Ujgura aŭtonoma regiono de Ŝinĝango, estas provinco de Ĉinio. La nomo pli-malpli signifas nova limo, lando. Iom malpli ol duono de la loĝantaro konsistas el ujguroj, tjurka popolo.
Ŝinĝango estas signifa ankaŭ strategie kaj ekonomie: en ĝi troviĝas altvaloraj rezervoj de nafto, tergaso kaj mineraloj. Krome, ĝi funkcias kiel la okcidenta enirejo de Ĉinio al aliaj partoj de Eŭrazio[1].