Ŝofaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝofaro (pron. en hebrea [ʃ|oʊ|ˈ|f|ɑr], el hebrea שׁוֹפָר, [ʃoˈfaʁ]) estas antikva muzika korno tipe farita el korno de ŝafo, uzata por judaj religiaj celoj. Kiel la moderna klariono, la ŝofaro ne havas ton-ŝanĝajn aparatojn, kaj ĉia kontrolo estas farita variante la buŝtenon de la ludisto. La ŝofaro estas blovata en la servoj de la sinagogo en la Roŝ Haŝana kaj en la fino de Jom Kipur, kaj estas blovata ankaŭ en ĉiu semajntaga mateno en la monato Elul flue al Roŝ Haŝana.[1] Ŝofaroj ekzistas en vario de grandoj kaj formoj, depende de la elekto de animalo kaj nivelo de finlaborado.
Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Fermi