Ŝiduĥ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝiduĥ aŭ ŝiduĥo el shidduch (en hebrea: שִׁדּוּךְ, pl. shidduchim שִׁדּוּכִים, en aramea שידוכין) estas sistemo de parigado per kiu judaj fraŭloj estas enkondukitaj unuj al aliaj[1] en komunumoj de Ortodoksa Judismo por celoj de geedzigo.
Ambaŭ flankoj (kutime la gepatroj, proksimaj parencoj aŭ amikoj de la koncernaj personoj, kaj la fraŭloj mem) plenumas demandaron pri la planita partnero, ekz. pri lia/ŝia karaktero, inteligento, nivelo de lernado, financa statuso, familia kaj sana statuso, aspekto kaj nivelo de religia observado.[2]
Ŝiduĥ ofte komencas pere de rekomendo el familianoj, amikoj aŭ aliaj kiuj vidas parigadon kiel micvo, aŭ ordono. Kelkaj en tio ĉio kiel profesio kaj postulas pagon pro siaj servoj. Kutime profesia parigisto estas nomita ŝadĥan, sed ankaŭ iu ajn kiu faras ŝiduĥon estas konsiderata ŝadĥan.[3]
Post kiam la propono estis farita, la planitaj partneroj renkontiĝas nombrajn fojojn por akiri impreson ĉu ili estas kongruaj unu kun la alia. La nombroj de rendevuoj antaŭ anonci la fianĉiĝon povas varii laŭ la komunumo. En kelkaj, la rendevuado pluas dum kelkaj monatoj. En pli striktaj komunumoj, la paro povas decidi jam kelkajn tagojn post la dekomenca renkontiĝo. Ankaŭ la aĝo kiam povas esti komencita la shidduchim povas varii laŭ la komunumo.