Mizraĥoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mizraĥoj aŭ Mizraĥim (hebree מזרחים aŭ מזרחיים, konata ankaŭ sub la nomoj Mizraḥim aŭ Mizrāḥm, kun signifo "Orientanoj"), estas la nomo nun plejofte atribuita al la judoj devenantaj el la judaj komunumoj de la Meza Oriento, Nord-Afriko kaj Kaŭkazio, tio estas, tiuj loĝantaj en plejparte islamaj landoj, aŭ nun loĝantaj en Israelo, sed devenantaj el tiuj landoj.
Mizraĥoj | |
---|---|
etno | |
judoj | |
judoj • Sefardoj | |
Suma populacio | |
4 000 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
hebrea lingvo • jud-araba lingvaro • judhispana lingvo • jud-persa lingvo • jud-kartvela lingvo • buĥora dialekto • Juhura lingvo | |
Religio | |
judismo • islamo | |
La termino Mizraĥo estas uzata ofte interŝanĝe kun Sefardo, kvankam origine ili reprezentis malsamajn konceptojn. Ambaŭ kontrastas kun la Aŝkenazoj, judaj diasporaj komunumoj en norda kaj orienta Eŭropo kaj ties praidoj en aliaj landoj.
Malgraŭ iliaj heterogenaj devenoj, mizraĥaj judoj ĝenerale praktikadas ritojn identajn aŭ similajn al tiuj de la tradicia sefarda judismo, kvankam kun kelkaj diferencoj inter la apartaj komunumoj. Tio ĉi rezultis en konfuzo de terminoj, precipe en Israelo kaj en religia uzado, kie "Sephardi" estas uzata en larĝa sento ĉu por mizraĥaj judoj ĉu por Sefardoj proprasence. Efektive, de la punkto de vido de la oficiala israela rabenaro, la mizraĥaj rabenoj en Israelo estas sub la jurisdikcio de la Ĉefa Sefarda Rabenaro de Israelo kiu, en la plejparto de okazoj, estas mizraĥa judo. Hodiaŭ ili konsistigas pli ol duonon de la juda loĝantaro de Israelo, sed antaŭ ol la amasa enmigrado de miliono da plejparte aŝkenazaj enmigrintoj de la eksa Sovetio en la 1990aj jaroj ili konsistigis super 70% el juda loĝantaro de Israelo.[1]