From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝikro (Accipiter badius) estas eta taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. La afrikaj formoj povus reprezenti separatan specion, sed ili estis kutime konsiderataj kiel subspecio de la Ŝikro. Tiu ĉi estas tre simila laŭ aspekto al aliaj akcipitroj kiaj la Ĉina akcipitro kaj la Nizo. Ili havas akran dunotan alvokon kaj havas la tipajn flugilfrapadon kaj glitadon. Ties alvokoj estas imitatataj de dukruroj kaj la Akcipitra kukolo similas al ĝi laŭ plumaro.
Ŝikro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝikro, masklo (dussumieri) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter badius (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ŝikro estas disvastigata loĝanta specio en suda Azio -escepte Arabio, kie estas nur sude- ĝis suda Siberio kaj subsahara Afriko.
Ĝi vivas en malfermaj arbaroj aŭ eĉ terkulturaj kamparoj; ne en fermaj arbaroj-kiel aliaj akcipitroj- aŭ en sekaj zonoj. Ekde marnivelo ĝis 3000 m de alteco.
Temas pri eta rabobirdo (26–33 cm kaj enverguro de 60–70 cm) kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, ĉio adaptiĝo al rapida flugomanovro.
La plenkreska virbirda Shikro havas helblugrizajn suprajn partojn, kaj sube estas blanka kun mallarĝaj helbrunruĝaj strietoj. La suba ventro estas malpli strieca kaj la femuroj estas blankecaj. Li havas ruĝecan kolan strion, blankajn subbekajn partojn kun nigra centra strieto, ruĝgrizajn vangojn. Sub flugiloj ili estas flavecaj kaj ruĝecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj escepte pri la fakto, ke la ino estas pli bruna -helstrieca- kaj granda ol la virbirdo. La virbirdoj pezas 100-190 gm kaj la inoj 130-266 gm. Maskloj havas ruĝajn irisojn dum la inoj havas malpli ruĝajn (flavecoranĝajn) irisojn. Estas centra strio en gorĝo. Ili havas flavajn krurojn, okulojn el ruĝo ĝis orkoloro, flavan ĝis ruĝan antaŭbekon kaj grizan voston kun kvin malhelaj strioj kaj pinto; sube ĝi estas blanka. La centraj vostoplumoj estas nestriecaj kaj havas malhelan finan bendon.[1]
La junuloj estas brunaj supre kun helaj plumbordoj kaj kun malhelaj punktoj kaj strioj en brusto kaj estas blankaj brunmakulitaj sube. La vosto havas mallarĝajn malhelajn striojn.
La alvoko estas pii-ŭii, kies unua noto estas pli altatona kaj la dua pli longa. Dumfluge la alvoko estas pli mallongaj kaj akraj kik-ki ... kik-ki.
La Ĉina akcipitro estas iome simila laŭ aspekto sed havas ŝvelan briloranĝan vaksaĵon kaj flavajn krurojn dum la flugilpintoj estas tute nigraj.[2][3]
Tiu specio montras regionajn diferencojn inter subspecioj kiuj rilatas etajn kolorajn kaj grandecajn malsimilecojn. Plej ofte sudaj subspecioj estas pli malgrandaj ol nordaj. Kelkaj el tiuj subspecioj povas esti traktataj kiel plenaj specioj. Oni sugestis, baze sur diferencoj en morfologio kaj alvokoj, ke la afrikaj formoj ne apartenas al tiu specio.[4]
La Ŝikro troviĝas en gamo de habitatoj inklude arbarojn, farmojn kaj urbajn areoj. Ili estas vidataj kutime solaj aŭ en paroj.
La reprodukta sezono en Barato estas en somero el marto al junio. La nesto estas platformo simila al tiu de korvoj kovrita el herbo. Ambaŭ seksoj kunkonstruas la neston, kaj alportas bastonetojn per siaj piedoj.[8] Kiel ĉe korvoj, ili povas ankaŭ uzi metalajn fadenojn.[9]
La ino demetas el 2 ĝis 4 helblugrizajn ovojn -foje ĝis 7-[10], kiujn nur la ino kovos dum malpli ol unu monato (18 al 21 tagoj). La birdidoj estos zorgitaj ankaŭ de la nur la ino, sed la virbirdo apudestos kaj alportos manĝaĵon.
La tekniko por ĉasado estas simila al tiu de aliaj akcipitroj, kiel A. nisus, aŭ A. striatus, per rapida ekflugo ekde gvatejo sur neatendante atakon predon. La kutima flugo de la specio estas karaktera reflapado kaj glitado. Predoj estas ranoj, lacertoj, serpentoj[11] kaj aliaj reptilioj, musoj kaj aliaj roduloj[12], grandaj insektoj, etaj birdoj ĝis grandeco de kolombo kaj etaj mamuloj kiel sciuroj.
Ili povas esti prenitaj surgrunde aŭ dumfluge. Iam oni vidis alcionon merĝantan por eviti esti predata. Timaliedoj estis observataj kuniĝantaj por forigi Ŝikron.[13] Ili descendas surgrunde por festeni el flugotermitoj,[14] ĉasas krepuske malgrandajn vespertojn (kiaj Cynopterus sphinx[15][16]) kaj pli rare ili povas eĉ manĝi kadavraĵon.[17] Iam masklo estis trovata manĝanta mortintan idon ĉe nesto.[18]
Voĉo estas laŭta “kiŭik”, pli ofta kaj laŭta dum parigaj ceremonioj. Temas pri facile rimarkebla specio pro tio.
Ties alvokoj estas imitataj de dukruroj eble por ŝteli nutradon el aliaj alarmitaj birdoj.[19][20]
La Ŝikro estis favora specio inter falkadistoj en Barato kaj Pakistano pro ties facila trejnado kaj estis ofte uzata por serĉi nutradon por la pli prezataj falkoj. Ili estis kapablaj kapti multe pli grandajn birdojn kiaj perdrikoj, korvoj kaj eĉ junaj pavoj.[6][21][22] La vorto ŝikra aŭ ŝikara signifas ĉasisto en Hindia lingvo (la masklo estis nomata ĉipak aŭ ĉipka baze sur sia alvoko[23]) kaj estis uzata en la franca nomo Le Chicquera kiu tamen estis uzata por la Ruĝkapa falko de Levaillant en 1799.[24][25]
Helikoptero de la mararmeo de Barato estis nomata INS Shikra en 2009.
La ŝikro estas ankaŭ maskoto de roto 149 de la aerarmeo de Singapuro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.