La ceraĵo (el la latina cera: vakso)[1] kaj de tie vaksaĵo aŭ operculum[2] estas milda, karneca ŝvelaĵo troviĝanta ĉe la bekoj de iaj birdoj. Akcipitroj, psitakoj, turtoj, sterkorariedoj kaj papagoj estas inter la birdoj kiuj havas vaksaĵojn. La vaksaĵo ludas rolon por indiki la reproduktan situacion de iaj dimorfaj birdoj, kaj havas ankaŭ ŝlosilan funkcion por spirado.
Karakteroj
La vaksaĵo situas ĉe la supra bekobazo,[2][3] kaj estas ofte fakte vakseca laŭ teksturo. La koloro kaj formo de la ceraĵo povas varii el specio al specio, kaj dependas ankaŭ de la sezono.[4] La ceraĵo enhavas la nasotruojn. Ĉe falkoj, la eniro de nastruoj estas iom cirkla.[2]
Rolo ĉe spirado
La nastruoj estas situaj ene de la vaksaĵo. La nastruoj konektas al la interna beko, kiu siavice konektas kun la pulmoj.[5] Tiele la vaksaĵoj ludas gravan rolon ĉe spirado, kaj por protekto de nastruoj.
Rolo ĉe indikado de reprodukta ciklo
Psitakoj estas dimorfaj ĉar la masklaj vaksaĵoj brilbluiĝas ĉe matureco, dum tiun inaj flaveciĝas.[4] La vaksaĵoj de la psitakinoj krome aperas iom faldecaj, je pli granda etendo dum periodoj de fekundeco. Nematuraj psitakoj havas helrozkolorecajn vaksaĵojn kiuj estas mildaj kaj brilaj.[4]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.