Alciono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Eŭropa alciono (Alcedo atthis) estas la plej konata specio de alcionoj, kaj la sola inter ili kiu renkonteblas en Eŭropo. Ĝi estas malgranda brilkolora birdo kun brile bluaj supraj partoj de plumaro kaj oĥra aŭ oranĝkolora brusto kaj ventro, kiu specialiĝas je kaptado de fiŝoj en freŝakvaj riveroj aŭ lagoj. Ĝia arealo kovras grandan parton de Eŭroazio, de okcidenta Eŭropo ĝis sudorienta Azio, kaj en tiuj regionoj oni de tempo al tempo simple nomas ĝin "alciono". Ankaŭ la vorto "alcedo", pli propra por la tuta genro, iam uzatas por tiu ĉi specio.
Remove ads
Aspekto

Temas pri tute nekonfuzebla specio, eĉ se oni ne vidas sed oni aŭdas ĝin.
Laŭ la korpo ĝi estas tre malgranda birdo, mallonga je 16 cmj. La plej rekonebla koloro de la alciono estas bluo: brillazura bluo ĉedorse (ĉefe kiel vertikala larĝa strio) kun helbluaj punktoj kaj punktostrio kaj iome verda bluo ĉe la flugiloj, ambaŭ bluoj tute brilegaj. La ventro kaj malsupra parto estas oranĝobruna ankaŭ brile. Ĝi havas ankaŭ blankajn makulojn en la gorĝo (pli ampleksa) kaj ambaŭflanke de la kolo (preskaŭ malantaŭ, pli etaj) dividitaj de blua strio al la dorso.
Aliaj fizikaj detaloj estas longega, forta kaj pikega beko, nigra ĉe maskloj kaj kun ruĝa suba makzelo ĉe inoj, granda kapo kompare kun la eta korpo, etaj kruroj ruĝegaj.
Plej surprizege povas esti ĝia vidado dum flugo ekzemple laŭ rojoj aŭ riveretoj kie ĝi kutime loĝas. Unue oni aŭskultas klare ĝian voĉon, kiu konsistas el laŭta "piii" po kvin aŭ dek sekundoj; do, oni povas antaŭimagi pli malpli kie kaj kiam aperos la birdo, kiu flugas laŭ la direkto de la rojo ĉu supren ĉu malsupren. En tiu momento oni vidos brilan bluan punkton kiu flugas rekte kaj rapidege unu aŭ du metrojn super la akvo, kvazaŭ kuglo aŭ sageto blua preterpasos onin kaj daŭre flugos laŭ ties direkto.
Remove ads
Medio
Tiuj orientalisaj kaj palearktisaj birdoj vivas ĉe rojoj, riveroj, kanaloj, lagetoj, ktp. vintre povas translokiĝi al marbordo aŭ marĉejoj. Ili loĝas ie ajn en Eŭropo (escepte de Skandinavio -krom la suda Svedio-, Skotio, la altaj montaroj alpaj kaj apeninaj aŭ la mediteraneaj insuloj) kaj sudorienta Azio; videblas ankaŭ meze de ambaŭ zonoj. Ofte en la montaro alia specio okupas ties lokon, la cinklo.
La nestojn ili faras kiel abelmanĝuloj en truoj konstruitaj en vertikalaj sablejoj ofte ĉe la samaj akvujoj kie ili fiŝkaptas.
Remove ads
Kutimoj

La flugon la alciono faras ĉiam sola (neniam laŭfamilie aŭ laŭgrupe). Se dumfluge ĝi vidos homojn aŭ iun ajn danĝeron, ĝi ŝanĝos la rapidecon de la voĉo al pii pii ĉiun sekundon kaj eĉ povos ŝanĝi la direkton de la flugo dekstren aŭ maldekstren, sed plej ofte ne antaŭen.
Ili manĝas fiŝetojn (65 % de la dieto), ranojn, ranidojn, akvajn insektojn, riverkrabojn ktp. Por kapti ilin la alciono gvatas sur branĉo de arbo, arbusto aŭ roko apud la akvo (ofte dum senmova flugado super ĝi) kaj subite ĝi merĝas kvazaŭ sago, subnaĝas, prenas la ĉasaĵon kaj revenas al la sama loko de gvatado kie draste skuas la kaptaĵon kontraŭ la starejo ĝis ties morto. Poste ĝi turnas la predon por engluti unue la kapon kaj neniam dekomence la voston kaj nur poste la birdo englutas tiun. Fotoj kaj filmetoj de fiŝkaptado fare de alciono estas spektaklaj majstroverkoj.
Dum la epoko de reproduktado rapide ili alportas la manĝaĵon al la idoj (ofte ne nur unu fiŝeton sed kelkajn samtempe!). Dum la epoko de flatpariĝado ili alportas predon al la ino kiel allogo aŭ konvinko ke temas pri bonkvalita utila patro.
Distribuado
Kvankam la birdospecio estas taksita kiel Malplej Zorgiga pro sia etenda teritorio kaj grandaj populacioj, ĝi suferas malpliigojn pro damaĝado al vivmedio. Ekzemple en Hispanio laŭ la monitora programo SACRE, en la periodo inter 1998 kaj 2018 la populacio suferis malpliiĝon de 50,1%, ĝis atingo de nur 24 152 ekzempleroj.[1]
Bildaro
- Dorsa blubrilega markilo.
- Fiŝo en beko.
- Ripozanta aŭ gvatanta.
- Alcedo atthis MHNT
- Vomaĵo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




