Ŝanhaja lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝanhaja lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 上海话, ĉina tradicia: 上海話, pinjino: shànghǎihuà, la ŝanhaja: [zɑ̃̀hɛ́ ɦɛ̀ɦò]), ankaŭ konata kiel la Hu lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 沪语, ĉina tradicia: 滬語, pinyin: hùyǔ, la ŝanhaja: [ɦùɲỳ]), estas variaĵo de la Vua parolata en la centraj distriktoj de Ŝanhajo kaj ĉirkaŭaj lokoj. Ĝi klasifikiĝas je parto de la Ĉinotibeta lingvaro. La ŝanhaja, kiel alia variaĵoj de Vua, ne estas reciproke komprenebla kun aliaj variaĵoj de la ĉina, kiel la norma ĉina.[1]
La ŝanhaja apartenas al la Tajhu Vua subgrupo kaj enhavas vortaron kaj esprimojn el la tuta regiono Taihu Wu de suda Ĝjangsuo kaj norda Ĝeĝjango. Kun preskaŭ 14 milionoj da parolantoj, la ŝanhaja estas ankaŭ la plej granda variaĵo de Wu. Oni uzas ĝin por interkomunikado trans la tuta regiono de la Jangzia Riverdelto.
La ŝanhaja havas multajn vokalojn [i y ɪ ʏ e ø ɛ ə ɐ ɑ ɔ ɤ o ʊ u] (dek du el kiuj estas fonemoj) kaj konsonantojn. Kiel aliaj dialektoj de la Tajhu Vua, la ŝanhaja havas voĉajn komencliterojn [b d ɡ ɦ z v dʑ ʑ]: nek la kantona nek la nordĉina havas voĉajn plozivojn aŭ afrikatojn. La ŝanhaja tonaro estas ankaŭ grave malsama de aliaj variaĵoj de la ĉina, pli simile al la japanaj akcentoj, kun du-tona kontrasto (alta kaj malalta), ol al lingvoj kun kontura tono kiel la nordĉina aŭ la kantona.