Ĝibutio
lando en Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝibutio estas lando en Orienta Afriko, ĉe la bordo de Ruĝa Maro. Ĝia ĉefurbo ankaŭ portas la nomon Ĝibutio (urbo). Ĝibutio akiris sian sendependecon de Francio la 27-an de junio 1977. La lando estis kreita el la Franca Somalilando (poste nomita la Franca Teritorio de la afaroj kaj Isaoj), kiu estis kreita en la 1800-aj jaroj kiel rezulto de franca koloniismo en Afriko.
En 2020, ĉirkaŭ 920 000 homoj vivis tie. Ĝi estas unu el la malplej popolriĉaj landoj en Afriko[1]. Du etnoj, la somaloj kaj la afaroj, respondecas pri la plej multaj el la homoj vivantaj en la lando.
Ĝibutio aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj la 20-an de septembro 1977. Ĝi ankaŭ estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, same kiel la Afrika Unio kaj la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo (IGAD).
La plejmulto de ĝibutanoj estas islamanoj [2], kaj ĝi ankaŭ estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.