Ĉielo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto ĉielo ordinare nomas la ŝajnan volbon, kiu ĉirkaŭas la Teron super la linio de la horizonto. Ĝi devenas de la greka vorto koilos ("konkava") per la latina caelum, ĉar la ĉielo ŝajnas grandega konkavaĵo.
Antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas plej granda kaj plej alta. Tial, ili konis la ĉielon pere de la alternado de la kvar sezonoj kaj la irado de la steloj. En la prahistorio ĉiuj ŝanĝiĝoj de la naturo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, kaŭzis maltrankvilon de homoj, ĉar ili havis striktan rilaton kun la homa vivo: Vintre la sunlumo portis al ili varmon, somere pluvego kaŭzis inundon kaj forrabis de ili la loĝejon... La sunlumo, la pluvo kaj la neĝo devenas de la ĉielo, tial ili opiniis, ke la ĉielo estas la reganto de la universo. Ĉio en la universo naskiĝis laŭ la volo de la ĉielo. Tiu, kiun la ĉielo volas fari reganto, estas imperiestro. La imperiestro ja regas la homan socion en la nomo de la ĉielo, tial la popolo devas obei lin senkondiĉe. Ankaŭ la imperiestroj kredis pri la volo de la ĉielo. Foje la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio Liu Bang (206-194 a.K. sur la trono) grave malsaniĝis. Lia edzino volis venigi kuraciston, sed Liu diris, ke li suverenas kaj malsanas laŭ la volo de la ĉielo, kaj kontraŭ tio kuracisto povas fari nenion.