From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas la “konstitucio” de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estis subskribita la 26-an de junio 1945 de la 50 fondomembroj en Sanfrancisko (Pollando subskribis poste kaj fariĝis per tio la 51-a fondomembro) kaj ekvalidis la 24-an de oktobro 1945, post kiam ĝi estis ratifita de la tiam kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro Britio, Ĉinio, Francio, Sovetunio (ekde 1991 Rusa Federacio), Usono kaj de la plimulto de la ceteraj subskribintoj.
Charta Spojených národů | |||||
---|---|---|---|---|---|
constitutive treaty • ĉarto • articles of association | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Bazaj datenoj | |
---|---|
Mallonga titolo: | UN-Ĉarto |
Plena titolo: | Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj |
Sinonimo: | Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro |
Tipo: | Popoljura interkonsento |
Jura fako: | popoljuro |
Spaco de valideco: | kontraktintaj ŝtatoj |
Kontraktintaj ŝtatoj: | 193 |
Mallongigo: | UN-Ĉ. |
UNTS: | vol. XV (1945), p. 143 |
Subskribo: | 26-a de junio 1945 |
Ekvalido: | 24-a de oktobro 1945 |
Tiu ĉarto kiel popoljura traktato devigas ĉiujn membrojn kaŭze de la tiurilataj dispozicioj de la popoljuro. Ŝanĝoj de la ĉarto postulas du-trionan plimulton, inter kiuj devas esti la konsento de ĉiuj kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco.
La teksto de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ekzistas en Esperanto libroforme: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj; Universala Deklaro de Homrajtoj; Konsilantaro pri Homrajtoj; Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj; Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj; Konvencio pri la Rajtoj de la Infano; Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj; Protokolo pri Abolo de Mortpuno; Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.