From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuratoreca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (angle Trusteeship Council, france Conseil de tutelle, hispane Consejo de Administración Fiduciaria, arabe مجلس الوصاية, ĉine 联合国托管理事会 kaj ruse Совет по опеке) estis ĉefa organo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ĉesis funkcii en 1994. La konsilio fondiĝis le 26-an de marto 1947 (laŭ artikolo 87 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ) kaj origine celis administri la eksajn koloniojn de la Germana Regno kaj la Otomana Imperio, kiuj post la Unua Mondmilito fariĝis Mandatoj de la Ligo de Nacioj kaj post malfondo de la Ligo de Nacioj en 1946 estis transdonitaj al iuj UN-membroŝtatoj por kuratora administro. Membroj de la konsilio estis membroj estis la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj.
Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
principal organ of the United Nations (en) | ||
Komenco | 1945 vd | |
Lando(j) | internacieco vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La kuratora sistemo de UN ampleksis sume dek-unu kuratorajn teritoriojn. Ĝis 1994, kiam la lasta kuratora teritorio (Palaŭo) iĝis sendependa ŝtato, ĉiuj el ili aliĝis al najbara sendependa ŝtato aŭ mem fariĝis sendependa ŝtato.
En 2005 oni ankoraŭ diskutis doni novajn taskojn al la konsilio - interalie la tiama Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi Annan, prezentis planojn - sed fine tamen decidis malfondi la institucion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.