Napoleono la 3-a (1808 — 1873) estis filo de Louis Bonaparte kaj Hortense de Beauharnais, la unua Prezidento de la Franca Respubliko en 1848 kaj poste la dua imperiestro.
Henry Kissinger
«…Napoleono la 3-a iĝis kaptito de krizoj, kiujn li mem organizadis, ĉar al li mankis interna kompaso, ebliganta al li moviĝi laŭ elektita kurso.»
«Ju pli senespera iĝis ĝia [de Francio] pozicio, des pli despere Napoleono la 3-a provadis korekti la situacion per iu brila paŝo simile al pasia ludanto, duobliganta vetmonon post ĉiu sia malgajno.»
«Problemo de Napoleono la 3-a konsistis en tio, ke li ne estis sufiĉe forta por insisti pri siaj deziroj kaj ke liaj planoj estis tro radikalaj por esti subtenataj per konsento.»
«Ambaŭ revoluciuloj, kiuj staris ĉe lulilo de la nuntempa sistemo de la eŭropaj ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. Otto von Bismarck, revoluciulo-konservativisto, spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado.»
«Napoleono la 3-a realigis sian eksteran politikon je stilo de nuntempaj politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de sukceso estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj.»
«Napoleono la 3-a iĝis antaŭveninto de stranga nuntempa fenomeno – politika figuro, kiu pasie sopiras difini kion deziras publiko, sed kiu fine estas rifuzata kaj verŝajne eĉ malestimata de ĝi.»