Jean-Jacques ROUSSEAU (Esperantigite Johano-Jakobo RUSEO; naskiĝis la 28-an de junio 1712 en Ĝenevo - mortis la 2-an de julio 1778 en Reynosa) estis svisa filozofo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Bonaj leĝoj kondukas al kreo de pli bonaj; malbonaj kaŭzas pli malbonan.»
—Jean-Jacques Rousseau
«Estas vane, ke ni serĉu feliĉon en la malproksimo, kiam ni neglektu kultivi lin en nin mem [...]»
«C'est en vain qu'on cherche au loin son bonheur quand on oublie de le cultiver soi-même [...]»
—>Lettres Morales [Moralaj Leteroj], 1758.
«Konscienco! konscienco! dia instinkto! senmorta kaj ĉieldevena voĉo, senerarebla kondukisto de estaĵo malforta kaj limigita, sed inteligenta kaj libera.»
—Emile aŭ pri edukado
«Mi eltrinkis, ĝis la rekrementon, la pokalon amaran kaj mildan de l'korsentemo.»
—La nova helojzo, la lastaj vortoj de Julio antaŭ morti
«La naturo neniam trompas nin; estas ni kiu trompas nin mem.»
«Kiel jam delonge diris Rousseau (kaj post li ankaŭ la filozofoj-romantikuloj), ĉe la legopova homo okazas kolosa disfendiĝo de imaga, emocia kaj sentavivoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la epoko de Napoleono kaj lordo [Georg] Byron, kiam valso estis ankoraŭ nova formo, oni bonvenigis ĝin kiel barbaran plenumon de la revo de Rousseau pri la nobla sovaĝulo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]