From Wikipedia, the free encyclopedia
Zbigniew PREISNER (Pola prononco: [ˈzbiɡɲɛf ˈprajsnɛr]; naskita la 20an de Majo 1955 kiel Zbigniew Antoni Kowalski)[1] estas pola komponisto de filmomuziko, plej bone konata pro sia laboro kun kinreĝisoro Krzysztof Kieślowski. Li ricevis la premiojn de la Ora Medalo por Merito al la Kulturo – Gloria Artis, same kiel la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Li estas membro de la Franca Kinakademio.[2]
Zbigniew Preisner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zbigniew Kowalski |
Aliaj nomoj | Van den Budenmayer |
Naskiĝo | 20-an de majo 1955 (69-jaraĝa) en Bielsko-Biała, Pollando |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Okupo | |
Okupo | filmkomponisto komponisto muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.preisner.com |
Li studis historion kaj filozofion en Krakovo, kaj kvankam ne ricevis formalan instruadon pri muziko li memlernis kopiante muzikon el diskoj. Paganini kaj Jean Sibelius estis agnoskitaj influoj. Krom lia laboro por filmoj de la serio Tri koloroj de Krzysztof Kieślowski, li estis dungita de la produktoro Francis Ford Coppola por verki la muzikon de La sekreta ĝardeno, reĝisorita de la pola reĝisoro Agnieszka Holland. Kaj li laboris ankaŭ por Élisa de Jean Becker.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.