From Wikipedia, the free encyclopedia
Yuval Noah Harari (hebree יובל נח הררי; naskita la 24an de februaro 1976) estas israela historiisto kaj profesoro en la Departemento de Historio ĉe la Universitato de Jerusalemo.[1] Li estas la aŭtoro de la internaciaj furorlibroj Sapiens (Saĝulo), nome mallonga historio de la homaro (2014) kaj Homo Deus (Dieca homo), nome mallonga historio de la morgaŭo (2016). Liaj skribaĵoj esploras liberan volon, konscion kaj intelekton.
Yuval Noah Harari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
יובל נח הררי | |||||
Naskonomo | יובל נח הררי | ||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1976 (48-jaraĝa) en Kiryat Ata | ||||
Religio | juda ateismo • sekulara Budhismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea • angla vd | ||||
Loĝloko | Mesilat Zion vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Jesus College - doktoro de filozofio Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto milita historiisto filozofo sciencovulgarigisto mezepokisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Historio vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Steven Gunn vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sapiens ❦ Homo Deus: A Brief History of Tomorrow ❦ 21 Lessons for the 21st Century vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fruaj eldonaĵoj de Harari estas pri tio, kion li priskribas kiel la "kogna revolucio" okazinta ĉ. 50,000 jarojn antaŭe, kiam Homo Saĝa anstataǔis la rivalan Neandertalajn Homojn, majstris kognan lingvistikon, evoluigis strukturitajn sociojn kaj supreniris kiel pinta predanto, helpita pere de la agrikultura revolucio kaj pli poste akcelita pere de scienca metodologio kaj raciigo kiu permesis homojn alproksimiĝi al mastrado super sia medio.
Liaj lastatempaj libroj estas pli avertaj kaj pri la sekvaĵoj de futureca bioteknologia mondo kie sentivaj biologiaj organismoj estas superpasitaj de iliaj propraj kreaĵoj; li diris "Homo Sapiens kiel ni konas ilin malaperos post jarcento aŭ similtempe".[2]
Harari naskiĝis en Kiryat Ata, Israelo, en 1976 kaj kreskis en laika juda familio kun Libanaj kaj Orient-eŭropaj radikoj en Ĥajfo, Israelo.[3][4] En 2002 li renkontis sian edzon Itzik Yahav, kiun li vokas "mia interreto de ĉiuj aferoj".[5][6] Yahav estas ankaŭ persona manaĝero de Harari.[7] Ili edziĝis en civila ceremonio en Toronto en Kanado.[8] La paro vivas en moŝavo (tipo de kunlabora agrikultura komunumo de individuaj bienoj), Mesilat Zion, proksime al Jerusalemo.[9][10][11]
Harari diras ke Vipaŝjana meditado, kion li komencis kiam li estis en Oksfordo en 2000, "transformis mian vivon".[5][12] Li praktikas tion dum du horoj ĉiun tagon (unu horon ĉe la komenco kaj unu horon ĉe la fino de sia labor-tago), kaj ĉiun jaron entreprenas meditadan retiriĝon de 30 tagoj aŭ pli longe, en silento kaj kun neniuj libroj aŭ sociaj amaskomunikiloj, kaj li estas kunhelpa meditada instruisto.[13][14][15][16] Li dediĉis sian plej novan verkon Homo Deus (Homo Dieca) al "mia instruisto, S. N. Goenka, kiu amoplene instruis al mi gravajn aferojn" kaj diris "mi ne povus verki ĉi tiun libron sen la fokuso, paco kaj enrigardo, akiritaj pere de praktikado de Vipaŝjano por dek kvin jaroj."[17] Li ankaŭ rigardas meditadon kiel vojon por efika esplorado.
Harari estas vegetalisto kaj diras, ke tion ĉi rezultis lia esplorado, inkluzivanta lian opinion ke la fundamento de la laktaĵ-industrio estas la dis-rompado de la ligo inter bovinoj kaj bovidoj.[18] Nun, t.e. en septembro 2017, li ne havas saĝtelefonon.[19]
Harari unue specialistiĝis pri mezepoka historio kaj militista historio dum siaj studadoj ekde 1993 ĝis 1998 ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li kompletigis sian doktoriĝan gradon ĉe Jesuo Altlernejo (Angle: Jesus College), Oksfordo, en 2002 sub la superrigardo de Steven J. Gunn. Ekde 2003 ĝis 2005 li plutraktis postdoktoriĝajn studadojn en historio kiel Yad Hanadiv Akademia Esploristo.[20]
Li eldonis multnombrajn librojn kaj artikolojn, inkluzivanta Specialajn Operaciojn en la Epoko de Kavalirismo, 1100–1550; La Finfina Sperto: Batalejaj Riveladoj kaj la Formiĝo de Moderna Milita Kulturo, 1450–2000; La Koncepto de 'Decidaj Bataloj' en Monda Historio; kaj Brakseĝoj, Kafo kaj Aŭtoritato: Okul-atestantoj kaj Karno-atestantoj Parolas pri Milito, 1100–2000.[21][22][23][24] Li nun specialistiĝas pri monda historio kaj makro-historiaj procezoj.
Lia libro Sapiens: Mallonga Historio de la Homaro estis eldonita en la hebrea en 2011 kaj poste en la angla en 2014; ĝi pli poste estis tradukita en ĉ. 30 pliaj lingvoj.[25] La libro esploras la tutan tempolongon de la homa historio, ekde la evoluo de Homo Sapienso en la Ŝtona Epoko ĝis la politikaj kaj teknologiaj revolucioj de la 21a jarcento. La hebrea eldono fariĝis furorlibro en Israelo kaj kaŭzis multan interesiĝon kaj en la akademia komunumo kaj inter la ĝenerala publiko, transigante Harari en famulon.[26] YouTube filmetoj de hebreaj lekcioj de Harari pri la historio de la mondo estis viditaj per dekoj da miloj de israelanoj.[27]
Harari ankaŭ prezentas liberan/senpagan enretan kurson en la angla titolita Mallonga Historio de la Homaro.
Harari dufoje ricevis la Polonsky Premion por "Kreivo kaj Originaleco", en 2009 kaj 2012. En 2011 li ricevis la Premion de la Societo por Moncado de Militista Historio por elstaraj artikoloj pri militista historio. En 2012 li estis elektita al la Juna Israela Akademio de Sciencoj.
Lia libro Homo Deuso (Dieca): Mallonga Historio de Morgaŭo estis eldonita en 2016, esploranta larĝajn eblecojn de la estonteco de Homo Sapienso (Saĝa).[28] La esenco de la libro skizas ke en la estonteco, homaro probable faros gravan provon por akiri feliĉon, senmortecon kaj Dio-similajn potencojn.[29] La libro daŭrigas malkaŝe konjekti diversajn vojojn por realigi ĉi tiun ambicion por Homo Sapienso en la estonteco bazita sur la pasinteco kaj estanteco. Inter pluraj eblecoj por la estonteco, Harari evoluigas terminon por filozofio aŭ pensmaniero kiu adoras Grandan Datumaron (angle: Big Data).[29][30]
Alia libro de Harari estas titolita "21 Lecionoj por la 21a Jarcento". (2018). Ĝi pli enfokusigas nuntelmpajn angorojn[31][32][33][34][35]. En ĉi tiu libro li elstarigas la ĉefajn temojn de la 21-a jarcento. La centra demando estas ĉu nova riĉa kasto de biologiaj superhomoj ricevas ĉiun potencon per la helpo de artefarita intelekto (AI). Du procezoj kune - bioteknologio kaj la kresko de AI - povus konduki al dividiĝo de la homaro en malgrandan klason de superhomoj, kiuj aĉetas kreivon kaj sanon kaj alian grandegan subklason de malriĉaj homoj, kiu perdas sian ekonomian valoron[36].
Harari estas interesita pri tio, ke kiel Homo Sapiens atingis sian nunan kondiĉon kaj pri ilia estonteco. Liaj esploraj fokusoj estas pri makro-historiaj demandoj kiel: Kio estas la rilato inter historio kaj biologio? Kio estas la esenca diferenco inter Homo Sapienso kaj aliaj bestoj? Ĉu ekzistas justeco en historio? Ĉu historio havas direkton? Ĉu homoj fariĝis pli feliĉaj kiam historio elvolviĝis?
Harari rigardas malkontentecon kiel la "profundan radikon" de homara realaĵo, kaj rilatita al evoluado.[37]
En 2017 artikolo de Harari argumentis ke tra daŭranta teknologia progresado kaj antaŭeniĝoj en la kampo de Artefarita intelekto, "ekde 2050 nova klaso de homoj povus aperi – la senutila klaso. Homoj kiuj ne estas nur senlaboruloj, sed kiuj estas ankaŭ nedungeblaj."[38] Li metis antaŭen la kazon ke traktado kun ĉi tiu nova socia klaso ekonomie, sociale kaj politike estos ĉefa defio por homaro en la venontaj jardekoj.[39]
Harari komentis pri la mizera stato de bestoj, precipe hejmigitaj bestoj ekde la agrikultura revolucio kaj estas vegetalisto. En artikolo de 2015 aperinta en The Guardian sub la titolo "Industria agrikulturo estas unu el la plej malbonaj krimoj en historio" li nomis "La sorton de industrie breditaj bestoj (...) unu el la plej malĝojaj etikaj demandoj de nia tempo."[40]
(en) En TED Dialogues li donis konversacias pri naciismo kontraŭ tutmondiĝo (Nationalism vs Globalism-the new political divide) substrekante ke ni bezonas supranaciajn pensmanierojn por solvi tutmondajn problemojn kiel klimata ŝanĝo kaj ke naciismo ne povas solvi tiujn, ĉar ĝi ne instigas al lojaleco preter la propra familio, la propra komunumo kaj la propra nacio. Li starigas la demandon kial homoj ne povus kulturi supernacian lojalecon ankaŭ se ili kapablas montri aliajn lojalecojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.