From Wikipedia, the free encyclopedia
Chen Ning YANG (22-an de septembro 1922, Hofei, Anhwei, Ĉinio) estas ĉindevena usona teoria fizikisto, kiu ricevis en 1957 Nobel-premion pri fiziko kun Tsung-Dao Lee pro esploroj pri leĝoj de pareco kaj aliaj gravaj malkovrojn pri bazaj korpuskloj.
Antaŭ tiu malkovro, la fizikistoj supozis, ke la parita simetrio havas ĝeneralan vallidon kiel leĝo pri energio-restado aŭ pri elektra ŝargo.
Lia patro estis matematika profesoro en proksimo de Peking, en la Ĉinghua Universitato. Li diplomiĝis en Kunming, en la Sudokcidenta Universitato en 1944, poste ricevis stipendion en 1946 en Usono, en la Ĉikaga Universitato.
Li doktoriĝis pri kernofiziko, poste laboris unu jaron en Ĉikago, kie lasistento de Enrico Fermi.
Yang laboris ekde 1949 en Princeton (New Jersey) en Institute for Advanced Study, oni nomumis lin en 1955 al profesoro de la instituto. Li ricevis la usonan ŝtatanecon en 1964.
Li havis gravajn rezultojn en la teorio pri la malforta interefiko. Oni tion pensis kaŭzo de disiĝo de la bazaj korpuskloj. Oni malkovris en 1953 la K-mezonon, kiu montris diversajn disiĝojn.
Lee kaj Yang malkovris en 1956, ke ne ekzistas eksperimenta pruvo pri resto de la pareco en la malfortaj interefikoj.
Yang estis ekde 1965 profesoro de la Novjorka Ŝtata Universitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.