germana verkisto/romanisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Wilhelm Otto Kurt SPEYER (naskiĝinta la 21-an de februaro 1887 en Berlino, mortinta la 1-an de decembro 1952 en Riehen) verkisto germana estis. Lia fratino Edith Mendelssohn Bartholdy estis fama socialpolitikisto kaj kulturfilozofo.
Estante filo de komercisto li malŝatis la berlinan gimnazion je strato Bellevuestraße kaj preferis frekventadon de la reformpedagogia lernejo en Haubinda (Westhausen). Tie oni havis, preter la kutimaj fakoj kaj sporto, ankaŭ labortaskojn en atelieroj kaj sur kampoj kaj agroj. Chi-lernejo Speyer redaktoris ĉe la monatperiodaĵo "D.L.E.H.-Monatsschrift", kio ebligis al li la unuan montron de verkista talento. Post trapaso de la abiturienta ekzameno Speyer ekstudis juron sed baldaŭ pli ŝatis verkadon. Post soldatumado en la Unua mondmilito li ekloĝiĝis en la germana ĉefurbo; pri ĝi li verkis plurajn modernajn romanojn spegulantajn la tiutempan socion. Post nelonge furoris lia porjunulara romano Der Kampf der Tertia, kiun daŭrigis Die goldene Horde. Multegoj ja legis la verkon Charlott etwas verrückt[1]
Baptite laŭ protestantisma rito li tamen devis forlasi la patrujon en 1933 pro sia juda origino. Disde Aŭstrujo li, post Anschluss en 1938, fuĝis al Franclando. De ĉi-tie en la 1941-a jaro atingis li Usonon kie li en Los-Anĝeleso - dum nur unu jaro kaj por Metro-Goldwyn-Mayer - elfaris scenarojn. Poste pro sanecaj kialoj oni konsilis al li jam ne labori, kio portis kun si vivostilon tre modestan kun multaj restrikoj. Nemire ke en 1949 reveno al Eŭropo fariĝis. En unu el la lastaj romanoj Das Glück der Andernachs li brile rakontis la vivon de kleritaj, burĝaj judoj en Germanujo antaŭ la jaro 1914.
Ŝajne en la 1970-a jaroj kvazaŭ neniu plu volis memori lin; la literaturhistoriisto Albert Thelen tamen taksis lin verkisto rakontanta en maniero tre afabla kaj eleganta.[2] La ĉefverko Charlott etwas verrückt (aperis en 1927) estis komentita kaj digne prezentita almenaŭ je la fino de la 20-a jarcento de du fakuloj.[3] Pluse oni eldonis en 2009 kolekton da eseoj pri Speyer[4] kio estu nova provo rekonatigi ĉi elstaran majstron de la plumo.
Lia edzino kaj populara dancistino Maria Leeser (nupto en 1924), sen lia scio, petis ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj divorcon de li; tio ne nur tre faciligis la nurenbergaj leĝoj sed eĉ estis volata fare de la nazioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.