Walter Rodney

From Wikipedia, the free encyclopedia

Walter Rodney (23a de marto 194213a de junio 1980) estis elstara gujana historiisto, politika aktivulo kaj elstara sciencisto, kiu estis murdita en Gujano en 1980.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Walter Rodney
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1942 (1942-03-23)
en Ĝorĝtaŭno
Morto 13-an de junio 1980 (1980-06-13) (38-jaraĝa)
en Ĝorĝtaŭno
Mortis pro Hommortigo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Gujano Daresalamo Londono Jamajko vd
Ŝtataneco Gujano vd
Alma mater Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Universitato de Karibio
Queen's College, Guyana (en) vd
Partio Working People's Alliance (en) vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktivulo
universitata instruisto
historiisto
politika aktivisto vd
Laborkampo Aktivismo, politiko kaj historio vd
Verkado
Verkoj How Europe Underdeveloped Africa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Kariero

Rodney iĝis Doktoro en Afrika Historio en 1966 ĉe la School of Oriental and African Studies en Londono, Anglio, aĝe de 24. Lia tezo temis pri la komerco de sklavoj ĉe la marbordo de Supra Gvineo, kaj estis publikigita de Oxford University Press en 1970 laŭ la titolo A History of the Upper Guinea Coast 1545-1800. Poste li profesoris en la Universitato de Dar es Salaam en Tanzanio dum la periodo 1966-67 kaj poste en Jamajko ĉe Universitato de Karibio. Li estis ankaŭ forta kritikanto de kapitalismo kaj defendis moderan socialismon.[1]

La 15an de oktobro 1968 la registaro de Jamajko forpelis lin el la lando akuzinte lin kiel instiganto de insurekcioj fare de malriĉuloj konitaj kiel "Rodney Riots"; fakte li intencis disvastigi social kaj politikan konscion ĉefe inter la Rastafaria movado, dokumentite per sia libro The Groundings With My Brothers.

En 1969, Rodney revenis al la Universitato de Dar es Salaam, kie li laboris kiel Profesoro de Historio ĝis 1974.[2]

Rodney iĝis elstara defendanto de Tutafrikismo, kaj estis gravulo por la movado Black Power en Karibio kaj Nordameriko. Dum sia vivo en Dar es Salaam li estis influa por disvolvigo de nova centro de afrika studado.

En 1974 Rodney revenis en Gujanon el Tanzanio. Li intencis profesori ĉe la Universitato de Gujano sed la registaro malhelpis; li aktiviĝis en politiko, fondante la partion Working People's Alliance, efika opozicio kontraŭ la People's National Congress de la registaro. En 1979 li estis arestita akuzita de incendio de du registaraj oficejoj.

La 13an de Junio 1980, Walter Rodney, kiam estis 38, estis murdita per bombo en sia aŭto, unu monaton post esti reveninta el la celebro de la sendependigo de Zimbabvo kaj dum periodo de intensa politika aktivado. Oni ĝenerale akuzis la prezidanton Linden Forbes Burnham.[3][4]

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.