From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktor GLONDYS (naskiĝinta la 7-an de decembro 1882 en Bielsko-Biała, mortinta la 28-an de oktobro 1949 en Sibiu) estis aŭstra teologo protestantisma kaj episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio.
Viktor Glondys | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1882 en Bielsko-Biała | ||||
Morto | 28-an de oktobro 1949 (66-jaraĝa) en Sibiu | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Graz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Glondys estis la filo de la katolika bakisto Joseph Glondys havante kvar gefratojn. Post frekvento de la bazlernejo en Biała li estis lernanto ĉe la humanisma gimnazio de Bielsko inter 1894 kaj 1901. Poste li studis filozofion ĉe la Universitato de Graz. Li pli kaj pli fremdiĝis de la Katolika Eklezio malkovrante la luteran interpreton de pravigo. Sekve li konvertiĝis en 1930 kaj ekstudis protestantisman teologion ĉe la Universitato de Vieno kaj ĉe la Universitato de Marburg. Li ekzameniĝis en Vieno. En 1907 li iĝis vikario en Prisaca Dornei (Distrikto Suceava), kie li devis helpi la paroĥestron de Iacobeni.[1] En 1909 li iĝis persona vikario en Ĉernivco kaj samloke en 1911 urba ĉefpastoro. Krome li doktoriĝis en 1917 en Graz kaj habilitiĝis en Ĉernivco en 1919. En 1922 li iĝis urba ĉefpastro en Brașov, en 1930 episkopa vikario kaj en novembro 1932 episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Jam en 1931 dumpredike (temis pri la parabolo de la bona samariano) li atakis la rasismajn teoriojn de kelkaj teologoj protestantismaj kaj diversaj saksoj transilvaniaj. Ĉar la universala karitata ordono de Jesu validus por ĉiuj, "kaj por ĉinoj kaj por nigruloj kaj por judoj kaj por okcidentanoj, kiel dum la tempo de Jesuo tiel hodiaŭ ankaŭ kaj por ĉiam."[2]
Dum lia deĵorado Glondys devis defendi sin ofte kontraŭ akraj naciemegaj kaj antisemitismaj riproĉantoj. Unu el la plej fanatikaj nazioj inter la klerikaro estis la paroĥestro de Petelea, Friedrich Benesch. En 1936/37 estis proceso pri demisiigo kontraŭ Benesch pro ties politikaj agoj. En 1939 Benesch laŭforme postulis membrecon ĉe SS[3] Benesch poste malaniĝis de sia eklezio iĝante antropozofo kaj sacerdoto-instruisto de La Komunumo de Kristanoj.
Simpatiantoj de la nazia ideologio ene de la eklezio pensiuligis Glondys en februaro 1941; li tamen kontinuigis la teologian laboron ĉe la Lutera akademio sibia. Kiam la situacio internpolitika kun la ribelo de malfaŝistoj kontraŭ la Antonescu-reĝimo ŝanĝiĝis radike, li revenis en la 23.8.1944 je la episkopa trono. En 1945 li retiriĝis kaj komencis prelegi. Li reprezentis sian eklezion ĉe Tutmonda asocio luterana kaj ĉe la pordiaspora societo Gustav-Adolf-Werk. Li fondis kaj gvidis la Laborrondon de germanaj-evangeliaj eklezioj en Sudorienta Eŭropo estante senatano de Luter-akademio en Sondershausen.
Viktor Glondys estis nuptinta Alice Mayer kun kiu li havis unu filon nome Kurt. Kurt Glondys planis la Preĝejon Resurekto starigitan en 1958 por la diasporo en Zell am See.
En 1930 li iĝis honora doktoro ĉe la teologia fakultato de la Universitato de Vroclavo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.