rusa instruisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN (ruse Василий Николаевич Девятнин; naskiĝis en 1862; mortis la 28-an de marto 1938 en Leningrado[1]) estis instruisto kaj rusa esperantisto, de 1905 membro de la Lingva Komitato.
Vasilij Devjatnin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1862 en Orjola gubernio |
Morto | 28-an de marto 1938 (76-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto instruisto poeto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 1701 |
Devjatnin pasigis siajn infanjarojn en la Orlova regiono. Li fariĝis instruisto de la latina lingvo kaj rusa literaturo en Kievo, poste en Vilno.
Devjatnin unue estis volapukisto. En 1891 li ekkonis Esperanton. Post unu-monata studado li jam tradukis la poemon Anĝelo de Miĥail Lermontov, presita en la julia numero de La Esperantisto. Depost tio li fariĝis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson (UK) kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato (LK). Ĉe la 7-a UK en Antverpeno en 1911 li gajnis la unuan premion de literaturo-konkurso.
Li estis membro de Zamenhofa Artista Adeptaro en Parizo, aranĝis festojn kaj kulturajn kunvenojn.
Ekzistas gramofondisko el la jaro 1912, kie li deklamas la poemon "Blanka vualo".
El Antverpeno, laŭ la invito de Hippolyte Sebert, li venis al Parizo, kie li dum unu jaro vigle laboris por Esperanto; poste li piediris (kun la turka Esperantisto Romano) dum 42 tagoj al la Krakova UK en 1912. Siajn travivaĵojn dum tiu vojaĝo li priskribis en la libro "Propaganda piedvojaĝo".
Post la kongreso li laboris en Munkeno (Germanio) por la entrepreno "Parkurbo Esperanto". Post ties fiasko li vojaĝis al Lepsiko por labori en la Saksa Esperanto-Instituto. Fine de julio de 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaron oni haltigis, ĉiujn al-Parizajn vojaĝantojn oni arestis kaj per longaj flankvojoj oni resendis al Lepsiko.
Devjatnin fariĝis militkaptito en la urbeto Traunstein apud Lepsiko ĝis 1918. Post la unua jaro Devjatnin povis daŭrigi sian esperantistan agadon, instruis Esperanton al germanaj suboficiroj kaj ricevis eĉ salajron. De 1918 ĝis 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societon ktp. En 1918 li kontribuis al la rusaj Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro, kunordigitaj de Sergeo Obruĉev[2]. Post 1922 li vivis en Kievo (nuntempe en Ukrainio).
"Propaganda piedvojaĝo" estas modesta broŝuro, presita en Munkeno en 1912, kie Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ du mil kilometroj kun la turka samideano Romano. De aŭgusto 1911 ĝis julio 1912 Devjatnin loĝis en Parizo, kie li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro, kiu interalie preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.
Vasilij Devjatnin estis bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo.
La poemo Seid gesegnet en Germana Esperantisto 1912, Serio B, paĝo 4 estas traduko de Heinrich Ihnen al la germana. Temas pri hinda legendo laŭ Senkeviĉ.
Li verkis komedietojn originalajn: Edziĝo[4], Nefinita dramo kaj La instruita mimikisto. Lia pli granda originala poezia verko estas Nevola mortiginto Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine (1896). Alia verko estas la Unuaj Esperanto-Satiroj (1919).
Kolekto de liaj literaturaj verkoj aperis en kvar volumoj de Plena Verkaro de V. N. Devjatnin (1906-11, 584 p.).
Pri Propaganda piedvojaĝo al la oka
|
Li kunlaboris al la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, al Internacia Lingvo, la rusa gazeto La Ondo de Esperanto ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.