Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato de Okcidenta Hungario (la hungara mallongigo NYME) laŭ pli nova nomo Universitato de Sopron estas privata universitato en Hungario, kie instruas 684 pedagogoj 15 471 studentojn. Ĝi havas (aŭ havis) fakultatojn ankaŭ en Szombathely, Győr, Mosonmagyaróvár, Székesfehérvár.
Universitato de Sopron | ||
---|---|---|
universitato | ||
kromnomo | Universitato de Okcidenta Hungario | |
moto | Kun vi kompreneble! | |
Informoj | ||
fondodato | 1735, 2001, 2008 | |
speco | privata universitato | |
lingvo(j) | Hungara lingvo | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 40′ 49″ N, 16° 34′ 38″ O (mapo)47.68027777777816.577222222222 | |
lando | Hungario | |
urbo | Sopron, Hungario | |
adreso | 9400 Sopron, Bajcsy-Zsilinszky u. 4. | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 2700 (2017) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
Oni rigardas antaŭaĵon de tiu ĉi universitato akademion en Selmecbánya (nun Banská Štiavnica en Slovakio) fondita en 1735. Ĝi estis tiam la unua altlernejo pri minado kaj metalurgio en la mondo. En 1762 la altlernejo ricevis la rangon akademio. Ekde 1846 oni instruis ankaŭ arbaristojn. En 1867 oni ŝanĝis la instruan lingvon el germana al hungara. Pro Traktato de Trianon la akademio translokiĝis al Sopron. La studentoj multe agis tiam por resti hungara urbo Sopron. En 1949 la metalurgia fakultato translokiĝis al Miskolc, kie oni establis novan universitaton. Post falo de Hungara revolucio de 1956 granda parto de la studentoj kune kun la profesoroj translokiĝis al Vancouver, kie ili lernis plu hungare. En 1962 en Sopron la universitato prenis la nomon Arbarista kaj Lignaĵindustria Universitato, en 1996 jam Universitato de Sopron.
En 2000 oni reestablis la universitaton kun 7 fakultatoj. Ekde tiam la nova nomo estas Universitato de Okcidenta Hungario.
En 2008 oni denove reestablis la universitaton, ĉar Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi en Szombathely aliĝis al la universitato.
Menciinda apartenaĵo de la universitato estas muzeo kaj botanika ĝardeno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.