Ádám Kisléghi Nagy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ádám Kisléghi Nagy [kiŝlEgi nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisléghi Nagy Ádám estas hungara sakrala pentristo.

Ádám Kisléghi Nagy [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1961 en Budapeŝto.
Biografio
Ádám Kisléghi Nagy maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1985. Lia ĉefinstruisto estis Lajos Sváby. Post la diplomo li ekspozicias. Dekomence li pentras sakralajn bildojn, baldaŭ eĉ ikonojn. Inter 1989-1999 li vivis en malgranda vilaĝo Szőce, poste en Szombathely. En 1992 li ekinstruis en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi. Krom la pentrado kaj instruado li plulernis en Romo helpe de stipendio en 1995. Lia stilo estas novbaroko kaj similas al stiloj de Michelangelo Merisi da Caravaggio, Massimo Stanzione kaj Francisco de Zurbarán. Li ricevis premiojn ekde 1980, laste premio Kossuth en 2019.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1985, 1990)
- Körmend (1986)
- Szombathely (1993)
- Esztergom (1994)
- Piliscsaba (1996)
- Zebegény (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Salgótarján, Szeged (1986)
- Toulouse (1987)
- Budapeŝto (1988)
- Szentendre (1991)
- Szombathely (1992)
- Graz (1992)
- Koldingo (1994)
- Romo (1996, 1998)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj pentraĵoj
- ikonostazoj en Mérk kaj Tiborszállás (1987)
- freskoj en preĝejoj en Budapeŝto kaj apud Barcelono (1990)
- portreto pri Vilmos Apor en Romo (1999)
- bildoj en Katedralo Vizito de Maria (Szombathely) (2000, vidu la bildojn!)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Bildoj de Kisléghi en Katedralo de Szombathely
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.