József Cserny [jOĵef ĉerni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserny József estis hungara fasonisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (1994).
József Cserny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1939 en Diósgyőr |
Morto | 10-an de julio 2009 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1957–1962) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | dezajnisto |
József Cserny[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1939 en Diósgyőr (nuntempa parto de Miskolc), li mortis la 10-an de julio 2009 en Budapeŝto.
Biografio
József Cserny maturiĝis en 1957 en Miskolc, li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz, Miklós Borsos, András Dózsa-Farkas. Li specialiĝis pri fasonadoj de veturiloj, sed li ne aliĝis al ia fabriko. Li instruis ekde 1967 en la menciita altlernejo, ekde 1994 ankaŭ en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis premiojn inter 1981-2005, el kio elstaris premio Kossuth en 1993.
Elektitaj fasonaĵoj
- Balaton (ruldomo) 1963
- Alföld (ruldomo)
- Fecske (ruldomo) 1966
- Primőr (ŝipeto kun motoro kaj kajuto)
- trameto (panorama senrela veturilo) 1973
- Babetta (motoreto) 1992
- Delfin (motora boato por 4 personoj)
- ŝarĝaŭto (1992)
Elektitaj kontribuoj
- Az ipari formatervezés művészete (1962)
- Nemzetközi Szimpozionok Magyarországon (1987)
Elektitaj individuaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1965)
- Balassagyarmat (1984)
- Zsennye (1994, 1995)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto (2016)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.