operaciumo derivita de Debian GNU/Linux From Wikipedia, the free encyclopedia
Ubuntu (IFA en la zulua: [ùbúntú]; IFA en la sudafrika angla: [ʊˈbʊntʊ][3]), estas operaciumo lanĉita en 2004[4] kaj bazita sur Debiano.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ubuntu |
Ubuntu | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso • libera mastruma sistemo • ciifereca komunaĵo • operating system distribution • Unikseca operaciumo • registrita marko | |
---|---|
Evoluiganto: | Canonical Ltd. Ubuntu-Fondaĵo |
Familio: | Linukso |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 12-a de oktobro 2023: 23.10 "Mantic Minotaur"[1] |
Kernotipo: | Modula Linuks-kerno |
Licenco: | ĉefe GPL |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | ubuntu.com |
|
Financata de Canonical Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla. La konceptinto estas Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, kiu subtenas la liberan programaron finance.
La 1-an de julio 2005 formiĝis Ubuntu-Fondaĵo, havanta komencan kapitalon je dek milionoj da dolaroj[5], kies celo estas la evoluigo de la distribuaĵo, en la kazo, ke Canonical Ltd ĉesigas aktivecojn[6]. La fondaĵo aktuale estas dormanta[7].
La nomo Ubuntu devenas el antikva zulua vorto (laŭvorte: homeco). La vorto aperas en la zulua diro "umuntu ngumuntu ngabantu", tradukebla kiel "Mi estas tio, kio mi estas danke al tio, kio ni ĉiuj estas"[8] (interpretata ankaŭ kiel "Homeco al aliuloj").
La celo estas alporti tiun ideon en la mondon de komputiloj, tial la komunumo estas tre aktiva en la evoluo de Ubuntu.[9]
Ubuntu estas linuksa distribuaĵo baziĝita sur la labortabla ĉirkaŭaĵo GNOME. Ĝi estas projektita por havi simplan, intuician kaj samtempe kompletan kaj potencan fasadon. La plej gravaj ecoj estas la uzadsimpleco, la rekonado kaj la subteno de aparataro, la liberaj aŭ malfermkodaj programaroj, regulare ĝisdatigitaj[10], kaj serio de iloj por grafika administrado. Ekzistas ankaŭ pluraj administradiloj kaj oni povas administri ilin kaj aparte kaj unuigite per Ubuntu Control Center, simila al agordilaro de Vindozo aŭ al Mandriva Linukso Control Center aŭ al YaST de OpenSUSE.
La desktop-versio estas realigita por solvi la plej oftajn agadojn de normala uzanto, ekzemple la retumadon, la administradon de dokumentoj kaj de aŭdviddosieroj, amuzadon kaj komunikadon.
Ubuntu oficiale suportas la platformojn x86, AMD64 kaj EM64T[11].
La oficiala suporto de la platformo PowerPC estis interrompita ekde la 7.04-versio[12], dume la suporto de UltraSPARC estis interrompita ekde la 8.04 LTS versio.
La unua eldono de Ubuntu okazis je la 20-a de oktobro 2004. Ĝi estis porokaza derivaĵo de la projekto Debiano[4]. Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[13], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas oportuna (Debiano mem havas pli longan aperritmon). Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de GNOME kaj aperas je unu monato post la apero de GNOME[14]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debiano, ekzemple Xandros, kiuj dependis de fermitaj programaroj kaj kromaĵoj, la agmaniero de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debiano kaj plejparte uzas liberajn malfermkodajn aŭ programarojn[15].
La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debiano. Ili havas la saman .deb formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj Synaptic. Ne ĉiuj programara pakoj de Debiano kaj Ubuntu estas binaraj kongruaj inter si kaj multaj pakoj de Debiano devas esti kompilitaj el fontkodo por labori en Ubuntu.
Ubuntu estas financata de Canonical Ltd.. Je la 8-a de julio 2005 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd. anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis kiel komencan financon 10 milionojn da usonaj dolaroj. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu, sed je 2006 ĝi ne estis aktiva. Mark Shuttleworth klarigis ke la fondaĵo utilu iam, kiam Canonical eble ĉesos funkcii.
Nova versio de Ubuntu estas publikigata je ĉiu ses monatoj (nur la versio 6.06 estis publikigita kun malfruo de du monatoj)[16][17].
Ĉiu publikigita versio havas oficialan nomon kaj kodan nomon dum la evoluigo. La oficiala nomo estas kiel Ubuntu XX.YY: XX estas la jaro de eldono kaj YY la monato (ekzemple 10.04 estis publikigita en aprilo 2010). La koda nomo dum la evoluigo priskribas la karakterizaĵon kaj la karakteron, kiujn tia versio havos. La koda nomo estas kiel adjektivo+besto, kun la sama komenclitero en aboca sinsekvo, kiel "Lucid Lynx" por tiu versio[18].
Ĉiu versio estas subtenata oficiale de Canonical dum 18 monatoj kun flikaĵoj kaj ĝisdatigoj, escepte de LTS-versioj (Long Term Support aŭ Longperioda Subteno), kiuj havas pli longan periodon de subteno.
LTS-versio estas pli stabila, pli tradukita kaj pli polurita. Ĉi tiuj versioj — kiel la versio 10.04 "Lucid Lynx" — havas periodon de subteno de 3 jaroj por surtablaj komputiloj kaj 5 jaroj por serviloj. Mark Shuttleworth asertis, ke onte oni volas publikigi unu LTS-version je ĉiu du jaroj[19].
Estas pluraj kaj oficialaj kaj neoficialaj distribuaĵoj derivitaj el Ubuntu. Ofte, variaĵoj el Ubuntu instalas malsaman pakaĵaron kaj utilas por lokaj bezonoj, kiujn Ubuntu ne povas plenumi (kiaj asimilado, naciaj aŭ specifaj aplikaĵoj)[20].
Ĉiu oficiala variaĵo havas la povon instali programarojn inkluditajn en aliaj distribuaĵoj, aldonante deponejojn de Ubuntu (ekzemple, Kubuntu povas instali pakaĵojn por Xubuntu). Ĉi tiuj malsamaj distribuaĵoj estas programitaj de teamoj programistaj por malsamaj fakoj, kiuj enmetas rilatajn trajtojn en siaj distribuaĵoj.
La sekvaj derivitaj versioj estas oficiale rekonitaj de Canonical, pro sia signifa kontribuo al la evoluigo de Ubuntu[27]:
Per programaroj kiel Ubuntu Customization Kit, UNetBootin, Remastersys aŭ Reconstructor oni povas krei personajn startkapablajn diskojn de Ubuntu, aldonante trajtojn aŭ forigante neuzatajn programarojn.
Ĉiuj uzantoj povas kontribui al Ubuntu, helpante al la evoluo, ekzemple raportante aŭ korektante cimojn, sugestante novajn ideojn aŭ helpante la novajn uzantojn. Kelkaj agadoj estas sponsoritaj de Canonical[32], kiu kunordigas la formadon de naciaj teamoj por la suporto, evoluo kaj helpado, nomigataj Local Community Team (ankaŭ LoCo Team, esperante: "Loka komunumteamo"), provizante materialojn, helpado kaj senkostan gastigo[33].
La ĉefaj agoj por kontribui estas:
La uzado kaj la popoleco de Ubuntu stabile pligrandiĝas de 2004. Ĝi estis la plej vizitita Linuksa distribuo sur Distrowatch en 2005[41], 2006[42], 2007[43] kaj 2008[44]. Mark Shuttleworth diris, ke en 2006 la uzantoj de Ubuntu estus ĉirkaŭ 8 milionoj tutmonde[45].
Ubuntu en 2005 estis elektita de la legantoj kiel la plej bona distribuaĵo en la LinuxWorld Conference and Expo (Tutmonda ekspozicio kaj konferenco pri Linukso) okazanta en Londono[46]. Ĝi ricevis kritikojn de enretaj eldonoj kaj de gazetaro[47][48][49]. Ubuntu gajnis ankaŭ en 2007 la Infoworld Bossie Award kiel "la plej bona malfermkoda operaciumo"[50]. Ankoraŭ en 2008 Ubuntu estas rekonita kiel "la plej bona distribuo" de la Readers' Choice Awards de Linux Journal[51].
Kelkaj programistoj de Debiano plendis pro inicia manko de referencoj sur la oficiala retejo de Ubuntu, kvankam la pakaĵoj de Ubuntu devenas el Debiano. Aliaj programistoj plendis mankon de informoj pri libera programaro. Post la raporto de ĉi tiuj malkongruoj, la oficiala retejo vaste raportas la rilaton inter Ubuntu kaj Debiano.
Dua nesolvita disputo inter la du distribuaĵoj estas nekompleta diverĝo de kelkaj pakaĵoj de Ubuntu, kiuj ne povas esti instalitaj sur Debiano, kvankam ili uzas la finaĵon Deb.[52]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.