Tutoniŝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutoniŝo (Tutonish) estas internacia planlingvo proponita en 1902 de usonano Elias Molee. Ĝi estas publikigita en aliaj formoj, kaj praformoj kaj postformoj, kiel Alteutonik, inter la 1880-a kaj 1910-a jardeko.
Molee naskiĝis en Muskego, Viskonsino en 1845. Liaj gepatroj estis naskitaj en Norvegio, kaj studis en Universitato de Wisconsin.
Kvankam la projekto estas datita de 1902, li laboris multajn jarojn antaŭe pri la projekto kaj publikigis antaŭe la bazojn de la lingvo. Germanic-English, ankaŭ skribita Germanik English, “German-Angla”, estis pra-formo de Tutonish, proponita de Molee en 1888. En 1911 li reformis la lingvon kaj nomis ĝin Allteutonish, Altutonish aŭ Allteutonish. La fina versio aperis en 1915.
La aŭtoro proponis Tutoniŝon kiel angla-germana "unuiga lingvo". Li vere intencis ĝin kiel eko de nova patrolingvo de germanfamiliparolantaj landoj, ne ekzakte internacia lingvo. Tutonish estas zona naturalisma planlingvo kaj la aŭtoro estis klare influita de Giuseppe Peano, sed ne bazigis sian lingvon sur la latina, sed sur la germanfamilianaj. Eble laŭ la tiamaj rasismaj ideoj, li kreis en supereco de la germana kulturo[kom 1]. Sed tamen, li ankaŭ verkis inter-"romanidan" version de sia lingvo por esti uzata inter "romanidoj" (latinidparolantoj).
Ĝi havas fonetikan prononcon, simpla gramatikon bazitan iomete sur tio de la angla, la ĝermana versio havas preskaŭ-pan-Teutonikan vortprovizon, la "romanida" versio havas latindevenajn vortojn.
Patro nia inter-germana:
Patro nia inter-romanida, kiu inkluzivis latindevenajn vortojn:
Nombroj (1-10): een, tvo, tri, fir, fem, ses, syv, ot, ni, ti.
Ekzemplo de versio Altutonish (sen traduko): Ein union spiek, makn up ov deuch, english, skandinavish and hollandi, for to agenfererein al tutonish folka into ein spiek mitin feivti jiera.
Ĉiu verko estas skribita de Molee.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.