speco de planlingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
Naturalisma planlingvo, estas internacia planlingvo, kiu kombinas plej grandan naturecon kun laŭeble plej granda reguleco. Ili precipe grupiĝas en tri ĉefaj familioj. La unua, estas la simpligoj de la latina, kiel Latino sen fleksio, la dua estas latinidaj planlingvoj, kiel Interlingvao, Mundolingue ktp. kaj la tria estas simpligo de modernaj lingvoj kiel Baza Angla.
Laŭ naturalismanoj, planlingvoj, kiuj havas artefaritan aspekton ne povas entuziasmigi "neŭtralajn" homojn; tial do, oni devas preni naturalisman planlingvon. Laŭ ili, la ĉefa kaŭzo de tio, kial naturalismaj planlingvoj kiel interlingvao ne havas pli grandan nombron de parolantoj estas kulpo de Esperantistoj. Laŭ ili, pro la senlaca laboro de Esperantistoj, la publiko finfine konvikiĝis, ke nur la Esperanta solvo estas inda je intereso, sed, samtempe, tiu solvo ne al ĉiuj plaĉas.
Oni povas nomi Eŭroklono ĉiun naturalisman planlingvon bazitan sur eŭropaj lingvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.