minimumisma planlingvo kreita de Sonja Lang From Wikipedia, the free encyclopedia
Tokipono (tokipone toki pona) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas derivita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta adjektivo bona.
toki pona | |
aposteriora lingvo • eksperimenta lingvo • filozofia lingvo • arta lingvo | |
---|---|
Parolata en | dise tra la mondo |
Parolantoj | pli ol 3,100 (2 016) |
Skribo | latina alfabeto
Sitelen Pona Sitelen Sitelen |
Kreinto | Sonja Lang |
Dato | 2001 |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sen valoro |
ISO 639-2 | art |
ISO 639-3 | tok |
Glottolog | toki1239 |
Angla nomo | Toki Pona |
Franca nomo | toki pona |
Noto | Planlingvo kun nur 123 bazaj vortoj[1] |
|
Ĝi estas konstruita de Sonja Lang kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 fluaj parolantoj.[2]
Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo.
Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj:
kaj 5 vokaloj:
La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, je silabofino nur KV(n)[3]. Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro), "ante" (alia). Jen ĉiuj eblaj silaboj:
a e i o u La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda. ka ke ki ko ku Plozivoj kaj frikativoj sa se si so su povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj. ta te to tu La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si' na ne ni no nu pa pe pi po pu ma me mi mo mu ja je jo ju La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i' la le li lo lu wa we wi La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas pro similo al 'u' kaj 'o'. n ĉe fino de silabo
Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:
0.172 a 0.148 i 0.116 n 0.102 l 0.077 o 0.074 e 0.051 k 0.046 t 0.044 m 0.041 s 0.037 p 0.032 u 0.030 j 0.028 w
Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo distingas frazoparto-dividiloj:
Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".
La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi/ci, li/ŝi/ĝi, (ĉi) tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".
Se la pronomo mi aŭ sina estas uzata kiel subjekto de la frazo, tiam la partiklo li ne estas uzata, por disigi la subjekton de la predikato.
Toki Pona kontentiĝas kun baza vortostoko de nur 123 vortoj[1]. Tiuj vortoj estas krome grandparte tre mallongaj, kaj la vortoj ĝenerale devenas el
En Tokipono estas uzataj multaj kunmetitaj sintagmoj, ĉar veraj kunmetaĵoj ne ekzistas.
La vortoj por korpopartoj estas (Atentu, ke la vortoj sen notoj staras en ĉiuj fontoj.):
Troveblas listo en la germanlingva kurso.[5] Ankaŭ ekzistas bildigita kurso en la angla.[7]
La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: „walo“ (blanka; hela), „pimeja“ (nigra; malhela), „loje“ (ruĝa), „laso“ (blua, verda), „jelo“ (flava). Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = „flavblua, verda“.[8]
Por nomigi dukoloran aĵon, ni uzas la vortojn „en“ kaj „pi“.
Laŭ la oficiala vortaro eblas kombinoj, kiel ekz.:
Por distingi inter "blua" kaj "verda" eblas aldoni priskriban vorton, ekze.:
Tokipono havas nur kvin bazajn numeralojn, kiuj ĉiam staras post la koncerna substantivo. Jen:[16]
Homoj, kiuj volas esprimiĝi pli detale, povas ankaŭ uzi pliajn vortojn, kiel ekz. luka "mano", kiel numeralojn.[17] Krome oni povas uzi kunmetitajn sintagmojn por tio, ekz.
Krome en ĉi tiu skemo mute signifas 20 kaj ale 100. Ekz.
Por formi ordajn numeralojn, la vorto nanpa estas uzata.
Novaj vortoj estas ankoraŭ malmultaj: pan "grajno, grajna produkto (tritiko, rizo, sekalo)" (angle cereal-grain product (wheat, rice, corn)).[2] Por "merkato" aŭ "bazaro" nun povas esti uzata esun, kiu venas el la Akana lingvo, de la vorto edwamu [edʒum] 'sur merkato', el dwa [dʒwa] 'merkato'.
Pliaj novaj vortoj troveblas en la oficiala vortaro Toki Pona Dictionary, sur la paĝoj 22 kaj 24.
Kelkaj vortoj, kiuj aperis en malnovaj tekstoj, nun estas malnoviĝintaj.[18] La vorto iki (nun ona "li, ŝi, ĝi, ili") estis tro simila al alia vorto, nome ike "malbona, malica".
La tri vortoj leko ("bloko, ŝtuparo"), kan ("el", nun poka), kaj pata ("frato, fratino", nun jan sama) estis forigitaj sen nova anstataŭaĵo.
Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".
Ĉiuj vortoj estas skribataj konsekvence malgrande, eĉ se ili estas je la komenco de frazo. Nur ĉe „neoficialaj vortoj“, kiuj ne ekzistas en la vortostoko de Tokipono, do propraj nomoj de personoj, sed ankaŭ geografiaj kaj fremdlingvaj esprimaj, estas skribataj majuskle. Ankaŭ tiuj ne al la baza vortostoko apartenantaj vortoj estas adaptataj al la sonstrukturo kaj ortografio de Tokipono.[19]
Krome estas sitelen pona („bonaj/simplaj bildoj“) nomata logografia skribsistemo, kiun la inventintino Sonja Lang nomas „hieroglifojn“,[20] kaj sitelen sitelen („bildecaj bildoj“) nomata „nelineara skribsistemo“,[21] kio memorigas pri la Majaa skribo. Krome la lingvo povas esti signata ankaŭ per sistemo nomata toki pona luka „mana Tokipono“.[22]
En Tokipono ekzistas kiel en Esperanto la vortospecoj substantivo, verbo, adjektivo, adverbo, konjunkcio kaj prepozicio. Por tamen teni la vortostokon malgranda, en Tokipono estas aplikataj la sekvaj reguloj:
Tokipono | Esperanto |
---|---|
mi suli. | Mi estis granda. Mi estas granda. Mi estos granda. Mi estis grava. Mi estas grava. Mi estos grava. |
Simpla frazo konsistas el subjekto kaj verbo aŭ adjektivo, do ekzemple „mi awen.“ = „Mi atendas.“, sed ankaŭ „Ni atendas.“ Por ke tamen ankaŭ pli komplikaj kaj kompleksaj frazoj estu kompreneblaj por la aŭskultanto aŭ leganto, kvar „helpovortoj“ estas enplektataj en la frazojn. Per tio eblas distingi subjektojn, objektojn, malsamajn verbojn aŭ ankaŭ adjektivojn kaj adverbojn unu de la alia:
La vortetoj „e“, „la“, „li“ kaj „pi“ ne havas propran signifon. Ili nur evitu, ke ĉe kompleksaj frazoj okazus miskomprenoj. Ĉar tio estas eksterordinara trajto de la planlingvo Tokipono, la uzado de ĉi tiuj kvar „helpovortoj“ komence bezonas iom da alkutimiĝo.
Por la negado estas uzata la partiklo „ala“.
Por demandoj kun vera demandovorto estas uzata „seme“. Ĝi povas signifi „kiu“ aŭ „kio“.
Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.
La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj. Ekzistas Rusia porinfana animacia filmserio kun lingvo kun kelkaj Tokiponaj vortoj (la neanglaj estas "pakala" kaj "suno").
Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis en Brno (Ĉehio) tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa).[23] La organizantoj kaj kreintoj de la ideo estis Elena Ĥusanova kaj Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis skajp-konferenco kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.
Por la lernado de Tokipono ekzistas Esperanta lernlibro "toki pona en 76 ilustritaj lecionoj". En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo E@I eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero.[24]
La retejo Tokipona.info enhavas ĉiujn 76 lecionojn el tiu libro kun aldonaĵoj, kiuj en la libro ne povis esti aldonitaj.
Tokipono oficiale havas la lingvan kodon tok
(laŭ la normo ISO 639-3) ekde la 20-a de januaro 2022.[25] Estis entute tri proponoj por nova kodo inter 2007 kaj 2021, el kiuj nur la lasta estis sukcesa.
La unua propono por nova kodo en ISO 639-3 estas sendita en majo de 2007 de Markos Kramer, subtenita de Joop Kiefte, Helmut Voigt kaj Marek Blahuš. La propono malakceptiĝis kun komento, ke estis tro frue por povi determini, ĉu Tokipono havos longedaŭran influon al la tutmonda lingvaro aŭ estos fine nur mallongedaŭra kuriozaĵo.[26]
En aŭgusto de 2017 estis nova propono initiatita de Joop Kiefte kaj Chuck Smith (kiu reprezentis Amikumu), kaj sendita de Michael Everson. La propono malakceptiĝis kun komento, ke Tokipono ne plenumis la novajn kriteriojn por "plena" lingvo, ĉar ĝi ne estis uzata en sufiĉe multaj diversaj kampoj, kaj ĝia komunumo ne enhavis parolantojn de ĉiuj aĝoj.[27]
En aŭgusto de 2021 estis tria propono sendita de Spencer van der Meulen reage al mesaĝo de la administra aŭtoritato de ISO 639-3, kiu invitis novan proponon pro ŝanĝo de la normoj rilate al akceptado de kodoj por planlingvoj. La propono ricevis publikan subtenon de pli ol 40 tokiponistoj.[28] Ĉi tiu propono akceptiĝis la 20-an de januaro 2022, kun publika anonco je la 28-a de januaro.[29]
Oficiala rekono en ISO 639-3 estis longedaŭra revo en granda parto de la tokipona komunumo. En la kelkaj jaroj antaŭ akceptiĝo de la kodo estis pluraj projektoj en la tokipona komunumo, kiun oni iniciatis parte por helpi sukcesigi estontan ISO-kodan proponon. Unu tia projekto estas la ĉiumontata revueto lipu tenpo, kiu havas oficiale registritan ISSN-numeron.
numeroj | en Tokipono |
---|---|
0 | ala |
1 | wan |
2 | tu |
3 | tu wan |
4 | tu tu |
5 | luka |
6 | luka wan |
7 | luka tu |
8 | luka tu wan |
9 | luka tu tu |
10 | luka luka |
La poemo Ho, mia kor' tradukita al Tokipono, eldonita en Tokipono: La lingvo de bono:
a, pilin mi o tawa wawa ala,
o awen insa a lon sijelo!
tan ni la lawa mi li lawa ala,
a, pilin o!
a, pilin mi o! pali suli ni li
ken ala ken e ni: mi kama jo
e wile suli mi? o tawa lili,
a, pilin o!
La Patro Nia:
mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina li sewi.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina lon sewi kon en lon ma.
o pana e moku pi tenpo suno ni tawa mi mute.
o weka e pali ike mi. sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o lawa ala e mi tawa ike.
o lawa e mi tan ike.
tenpo ali la sina jo e ma e wawa e pona.
ni li nasin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.