Koronalo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Koronaloj (aŭ koronalaj konsonantoj) artikulaciiĝas per la fleksebla antaŭa parto de la lango. Nur la koronalaj konsonantoj divideblas en apikalan (uzante la langan pinton), laminalan (uzante la langan klingon), kupolan (per la lango buligita), aŭ subapikalon (per la lango kurbita retroen), aldone al kelkaj malpli oftaj lango-formoj, ĉar nur la antaŭo de la lango havas tian lertecon, tian malplumpecon. Koronaloj ankaŭ havas alian dimension, sulkecan, per kio oni faras siblantojn en kombinaĵo kun la supraj lango-formoj.

Koronalaj lokoj de artikulacio inkluzivas la dentalajn konsonantojn ĉe la supraj dentoj, la alveolarajn konsonantojn ĉe la supra gingivo (la alveolara kresto), la diversajn postalveolarajn konsonantojn (kupolan palato-alveolaran, laminala alveolo-palatalan, kaj apikalan retrofleksan) tuj malantaŭ la gingive kovritaj alveoloj, kaj la verajn retrofleksajn konsonantojn kurbigitajn retroen kontraŭ la malmola palato.

(Al la suba listo mankas langolabialaj, alveolo-palatalaj kaj retrofleksaj konsonantoj)


Pliaj informoj IFA, Priskribo ...
IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
z Voĉa alveolara frikativo Angla zoo/zuː/ zoo
s Senvoĉa alveolara frikativo Angla sea/siː/ maro
ð Voĉa dentala frikativo Angla that/ðæt/ tiu, tio, ke
θ Senvoĉa dentala frikativo Angla thud/θʌd/ obtuza batsono
ʒ Voĉa postalveolara frikativo Angla vision/vɪʒən/ vidpovo, vizio
ʃ Senvoĉa postalveolara frikativo Angla she/ʃiː/ ŝi
n Alveolara nazalo Angla name/neɪm/ nomo
d Voĉa alveolara plozivo Angla day/deɪ/ tago
t Senvoĉa alveolara plozivo Angla tea/tiː/ teo
ɹ Alveolara alproksimanto Angla reef/ɹiːf/ rifo
l Laterala alveolara alproksimanto Angla lift/lɪft/ levi
r Alveolara trilo Hispana perro/pero/ hundo
ɾ Alveolara bateto Hispana pero/peɾo/ sed
Fermi

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.