germana muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Tobias Sammet (naskiĝis la 21-an de Novembro 1977) estas germana muzikisto. Li estas plej bone konata kiel la kantisto kaj ĉefa kantokomponisto de la potencmetalroka bando Edguy kaj kiel la fondinto, ĉefkantisto kaj basgitaristo de la metalroka opero Avantasia. Antaŭ la albumo Theater of Salvation de Edguy, Tobias estis ankaŭ ilia basgitaristo kaj klavarludanto. Poste li decidis plejparte koncentriĝi pri kantado.
Tobias Sammet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1977 (46-jaraĝa) en Fulda |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tobiassammet.com/ |
Li ankaŭ gastis en la albumo Holy Hell de Rob Rock, en la metala opero Aina kaj en la albumo New Era de Revolution Renaissance kaj aliaj.
Li mem ĝuas multajn bandojn kiel AC/DC, Iron Maiden, KISS, Helloween, Tom Petty, Magnum, ABBA kaj Ultravox. Li menciis eksan kantiston de Helloween Michael Kiske, Bon Scott de AC/DC, Paul Stanley de KISS kaj Bruce Dickinson de Iron Maiden kiel influoj kaj inspiroj pri kantado.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.