WordPress estas libera bloga programaro verkita en PHP kaj uzanta MySQL-datumbazon. Ĝi estas distribuita laŭ GPL kun malfermitaj kodoj kaj senpage uzebla.
WordPress | |
---|---|
Administro de WordPress | |
Programisto | Matt Mullenweg
Ryan Boren Donncha O Caoimh |
Lasta stabila versio | 6.0[1] (24-a de majo 2022) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | PHP, React |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | bloga programaro |
Permesilo | GPL |
Retejo | https://wordpress.org |
WordPress estas projekto de la firmao Automattic. Ĝi subtenas nur unu blogon por unu instalo, sed estas disponebla ankaŭ multuzanta versio (Wordpress MU).
Funkcioj
- ĝi subtenas normojn: XML, XHTML, CSS
- integra ligiladministrilo
- subteno por kromprogramoj
- subteno por TrackBack kaj Pingback
- subkategorioj kaj multe da kategorioj por ĉiu artikolo
WordPress MU
WordPress MU (angle: MultiUser, esperante: MultUzanta) estas enhav-mastruma sistemo subtenata multajn blogojn por ĉiu instalo. Ĉiu blogo estas redaktebla el ĝiaj normalaj administropaĝoj sed ankaŭ el unu ĉefa administropaĝo.
Programistoj
Ĉefaj programistoj estas Ryan Boren kaj Matt Mullenweg. Matt Mullenweg kaj Mike Little fondis la projekton.
Ĉefaj kontribuantoj estas:
- Dougal Campbell
- Mark Jaquith
- Donncha O'Caoimh
- Andy Skelton
- Michel Valdrighi
- Peter Westwood
Esperantlingva versio
Bertilo Wennergren publikigis esperantlingvajn versiojn de WordPress. La lasta kiun li tradukis estas versio 2.5.1 [2].
En 2014, sub gvidado de Cindy McKee, la laboro rekomenciĝis kaj novaj teamanoj aliĝis.[3]
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.