From Wikipedia, the free encyclopedia
Tibor Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Tibor estis hungara violonisto, dirigento, altlerneja instruisto.
Tibor Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1921 en Győr |
Morto | 4-an de septembro 2003 (82-jaraĝa) en Grimisuat |
Lingvoj | angla • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1931–1938) Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Gilbert Varga (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto universitata instruisto muzikinstruisto violonisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tiborvarga.ch |
Tibor Varga [1] naskiĝis la 4-an de julio 1921 en Győr (Hungario), li mortis la 4-an de septembro 2003 en Grimisuat (Svislando).
Tibor Varga estis mirinfano, en aĝo 6 li jam violonadis antaŭ publiko. En aĝo 10 li komencis studi en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia violonmajstro estis Jenő Hubay. Li plulernis en Berlino de Károly Flesch. Li aĝis 14, kiam li koncertis en Eŭropo. Dum la 2-a mondmilito li studis filozofion en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li translokiĝis al Londono en 1947, kie li fariĝis brita civitano. Inter 1949 kaj 1984 li estis instruisto de muzikakademio en Detmold, kie li fondis orkestron en 1954. En la sekva jaro li ekloĝis en Svislando kaj en 1964 li organizis la Festivalon Tibor Varga en Sion, kie li prizorgis sian propran muzikakademion. Li ankaŭ instruis en Mozarteum de Salcburgo kaj en Graz. Li ricevis germanajn, francajn, svislandajn kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.