From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος, ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej disvastigata versio. Li estis reĝo de Frigio[1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio)[2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj.
Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto[3], aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon[4], kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis[5] pro li, aŭ Sipilo, pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj[6].
Laŭ la geografiisto Strabo, Tantalo iĝis ege riĉa, pro tio, ke en Frigio kaj monto Sipilo troviĝas or-minejoj. El tio eble devenas la nomo de lia patrino Pluto, kiu signifas minerala riĉeco. Paŭzanio priskribis monumenton kiu, laŭ li, estis la tombo de Tantalo. Tamen, post la kristanigo de la lando, ĝi akiris novan nomon: La tombo de Sankto Karalambo. Krom tiu, troviĝas en la regiono kelkaj skulptaĵoj rilataj al tiu reĝo kaj al lia idaro, kelkaj el kiu estis faritaj de la hititoj. Pro tio, kelkaj hipotezoj rilatas la nomon de tiu reĝo al Hantili, kaj sugestas ke la vorto Tantalo devenas de tiu hitita reĝa nomo[7]. Laŭ Robert Graves[8], Tantalo estis membro de greka tribo kiu invadis la regionon. Li rifuzis forĵuri sian religion kaj adopti la kultadon de la loka dio Astaroth, kaj pro tio oni punis lin.
Pri la deveno de Tantalo troviĝas diversaj versioj. Lia patrino estis Pluto, filino de la titanoj Krono kaj Reo, aŭ de Oceano kaj Tetiso[9]; kaj lia patro estis la ĉefdio Zeŭso, aŭ Tmolo, la kverk-kronata dio de la samnoma monto kiu, kun sia edzino Omfalo, regis Lidion kaj estis arbitranto en la kant-konkurso inter Pajno kaj Apolono[10].
Ankaŭ la nomo de lia edzino varias. Oni ekzemple mencias Eŭrjanason (filino de la rivera dio Paktolo)[11], Eŭritemiston (filino de la rivero Ĥanto), Klition (filino de Anfidamanto), la plejado Tajgeto[12] kaj la hiado Diono aŭ Eŭprito[13]. Kun iu el ili Tantalo estis patro de Pelopso, Niobo kaj Broteaso[14], per kiuj li komencas elstaran dinastion en la mita rakontaro. Tamen, alternativa versio rakontas ke Pelopso estis bastarda filo lia, aŭ de Atlaso kaj la nimfo Linoso[15].
Tantalo iĝis intima amiko de Zeŭso, kiu invitis lin ĝui la olimpajn bankedojn kaj gustumi la diajn nektaron kaj ambrozion. Sed tiu bonŝanca vivo plenigis lin je orgojlo kaj, por fanfaroni antaŭ la mortemuloj, li malkaŝis la diajn sekretojn[16] kaj ŝtelis ambrozion el la tablo de la olimpanoj por disdoni ĝin inter liaj amikoj[17]. Krome, kiam la dioj ankoraŭ ne rimarkis tiun agon, Tantalo ankaŭ plenumis la plej fian krimon: li invitis la olimpanojn al bankedo en la monto Sipilo (aŭ en Korinto) kaj tiam, por provi la ĉioscion de liaj invititoj, por montri sindonecon aŭ simple ĉar viando mankis, li dispecigis sian filon Pelopson kaj servis lian karnon al la dioj, same kiel iam faris la arkadia reĝo Likaono[18]. Ĉiuj hororplene rimarkis la originon de la viando, krom Demetro, kiu, neatenteme pro la malapero de sia filino, manĝis la maldekstran ŝultron de Pelopso[19].
Pro tiuj du krimoj oni punis Tantalon per la ruino de lia regno kaj, post lia morto (fulmofrapite de Zeŭso), per eterna torturado en Tartaro, kie Odiseo vizitis lin[20]. Tie li pendas de branĉo de frukta arbo kaj mergas en marĉo ĝis sia talio aŭ eĉ ĝis sia mentono. Tamen, li suferadas porĉiaman soifon kaj malsaton, tial kial kiam Tantalo kliniĝas por trinki, la akvo descendas kaj permesas lin preni nur sala koto kiu soifigas lin pli. Kaj kiam li klopodas preni unu el la buntaj fruktoj de la arbo, aperas vento kiu moviĝas ĝiajn branĉojn kaj malebligas Tantalon eĉ tuŝi ilin[21].
En Hadeso, Tantalo suferis plian punon pro tria krimo kiun li plenumis: ŝtelado kaj falsa ĵuro. Kiam Zeŭso ankoraŭ estis infano kaj loĝis en Kreto, Hefesto faris oran laniarion por helpi Reon gvardi lin. Poste, tiu eksterordinara artefakto protektadis la zeŭsan templon en Dikto, sed Pandareo, filo de Meropo, kuraĝis ŝteli ĝin. Li sekrete donis la oran hundon al Tantalo, por ke li kaŝu ĝin en la monto Sipilo, kaj kiam la komenca alarmo pri ĝia malapero pasis, Pandareo petis ĝian redonon. Sed Tantalo ĵuris laŭ Zeŭso ke li neniam eĉ aŭdis pri iu ora laniario.
Kiam Zeŭso aŭdis tiun ĵuron, li ordonis Hermeson klarigi la aferon. La dia heroldo, ĉu perforte ĉu per ruzaĵo, sukcesis forpreni la hundon al Tantalo, kaj tuj poste Zeŭso ĵetis al la perfidulo rokon de la monto Sipilo, kiu mortigis lin, laŭ tiu versio, proksime de lago kiu de tiam oni nomas Tantala, en Turkio. Pandareo kaj sia edzino Harmotoo forfuĝis al Ateno, kaj de tie al Sicilio, kie ili mortis en mizero[22]. La aparta puno kiun Tantalo suferas en Tartaro pro tio estas eterna maltrankvilo pro tio, ke giganta roko (tiu, kiu mortigis lin) ŝanceliĝas sur la arbo de kie li pendas kaj eterne minacas fali sur lia kapo[23].
Kroma versio asertas ke estis Tantalo tiu, kiu ŝtelis la oran hundon kaj Pandareo tiu, kiu rifuzis redoni ĝin. Oni punis tiun lastan per metamorfozo en ŝtonon. Afrodito, Hero kaj Artemiso afablege zorgis pri la orfaj filinoj de Pandareo, kaj tio vekis la suspekton de Zeŭso, kiu (eble prave) pensis ke la diinoj kuraĝigis Pandareon kaj Tantalon kaŝi la hundon. Pro tio, li sendis la Eriniojn al la filinoj de Pandareo, kiuj tiel pagis pro la kulpo de ilia patro[24].
Krom la tombejo priskribita de Paŭzanio, oni starigis en Sipilo kavernan sanktejon dediĉita al Tantalo[25]. Krome, oni stablis honorojn al li en Argo, kie troviĝis liaj ostoj laŭ la tradicio[26], kaj en Lesbo, kie oni konstruis sanktejon en la urbeto Polion kaj troviĝis monteto nomita Tantalo, pro li[27].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Paflagonio | Poste: |
---|---|---|
- | Tantalo | Pelopso |
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Lidio | Poste: |
---|---|---|
Omfalo | Tantalo | Tantalo la Dua |
Diversaj fakuloj konsideras tiun miton simbolo de la rifuzo oferi homojn ene de la olimpa religio. Tamen, tiu kutimo oftis en la pli antikva kultado, ĉefe en tiu de Demetro, kiu origine agis kiel Ĉefa Diino, kvankam ĝi estis tabua afero. Per tiu rakonto, oni akuzas Tantalon klopodi trompi la diojn por reveni al la antaŭa ritaro, kiu inkluzivis bankedojn-oferojn de homa karno. Aldone, Tantalo kulpis pri la tri plej gravaj «pekoj» laŭ la greka religio: malobei la sakralan leĝon pri gastigado, vundi infanon kaj defii la diojn.
Krome, oni prezentas Tantalon kiel prometea elstarulo, kiu rivelis la diajn sekretojn al mortemuloj kaj prezidis sakralajn enkondukajn ceremoniojn dum kiuj oni reprezentis ritojn pri morto kaj mistika metamorfozo.
Kroma Tantalo, kiun oni nomis la Dua, estis reĝo de Pizo, filo kaj heredinto de Broteaso aŭ, laŭ malsama versio, de Tiesto, la filo de Pelopso. Iel ajn, li devenis el la unua Tantalo, pro kiu li ricevis sian nomon. Oni ankaŭ atribuas al li la lastan regadon de Lidio, kiun li heredis de sia avo, antaŭ la alveno de la heraklidoj.
Laŭ la versio kiu konsideras lin filo de Broteaso, li estis la unua edzo de Klitemnestro[28]. Agamemno mortigis lin dum batalado, kaj poste devigis lian vidvinon akcepti novan edziniĝon, ĉi foje al Agamemno mem. Oni rakontas ke tiu lasta forprenis perforte la filon de Tantalo kiam Klitemnestro mamnutradis lin kaj ĵetis la etulon surroken, frakasinte tiel lian kapon[29].
Laŭ la alia versio, li estis unu el la filoj de Tiesto kiujn Atreo dispecigis kaj servis en bankedo honore al sia frato, teorie por soleni amnestion[30]. Post la manĝado, Atreo montris al Tiesto la piedojn kaj kapojn de liaj viktimoj, por ke li konsciu pri kio li ĵus manĝis. Tiesto vomis ĉion kaj solene malbenis la tutan familion de sia frato, kies idaro suferis tragikajn vivojn. Tombejo de tiu Tantalo troviĝis en Argo.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Pizo | Poste: |
---|---|---|
Broteaso | Tantalo la Dua | - |
Krom la antaŭaj, Tantalo estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio:
Ĉar Tantalo suferis tiom multe en la submondo, ĝis hodiaŭ io, kion oni volas sed simple ne povas akiri, estas nomata Tantala turmento. Tantaligi estas la derivita verbo. Ĉi tio signifas 'igi iun volupta sen plenumi atendojn' kaj povas esti dirita, ekzemple, pri klaklogaĵo.
.
.
.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.