Klitemnestro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Klitemnestro (en malnova greka: Κλυταιμνήστρα de κλυτός = "fama" kaj
Klitemnestro | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Verko | Oferverŝantoj Elektro |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Tindaro |
Patrino | Leda |
Gefratoj | Polideŭko • Castor • Helena de Trojo |
Edzo/Edzino | Agamemno • Tantalus |
Kunulo | Egisto |
Infanoj | Oresto • Ifigenia • Chrysothemis • Elektro • Erigono • Iphianassa • Laodice • Helena • Aleto |
μνάομαι = "serĉi, koketi"), en la helena mitologio, estis filino de Tindaro, reĝo de Sparto, kaj Leda. Ŝi estis fratino de Helena, Kastoro kaj Polukso.
Ŝi unue estis edzino de Tantalo, filo de Tiesto. Post kiam Agamemno mortigis Tantalon, kaj ŝian infanon, li faris de Klitemnestro sian edzinon. De Agamemno, ŝi naskis tri filojn: Ifigenio, Krisotemisa, Elektra, kaj unu filon: Oresto. Iuj rakontoj aldonas Laodisean kaj Ifianasan (foje identigitaj al Elektra kaj Ifigenio)

Mito
La grekaj ŝipoj ne povis foriri al la Troja milito pro kontraŭaj ventoj, Agamemno estis trudata oferi sian filinon Ifigenion al Artemiso. Klitemnestro neniam pardonis tiun murdon al Agamemno, kaj dum li iris militi kontraŭ Trojo, ŝi preparis sian venĝon.
Ŝi prenis amanton; Egisto, duona frato de Agamemno, al kiu tiu-ĉi konfidis la regon de la urbo Mikeno. Laŭ iaj rakontoj, de Egisto ŝi naskis filinon: Erigono
Kiam Agamemno revenis, ili invitis lin al bankedo post kiu li kaj lia kromedzino Kasandra estis murditaj de Klitemnestro kaj Egisto. Laŭ rakonto de Pindaro, Klitemnestro sole murdis Agamemnon en lia bano, senmoviginte lin per reto.
Oresto mortigis Egiston kaj Klitemnestron kelkajn jarojn poste, venĝante sian patron.
Eksteraj ligiloj
- angle Klitemnestro, mortonta virino de la Troja Milito Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle/france Klitemnestro, el "Ribelaj virinoj de Antikva Grekio"
- france Klitemnestro, el "Mythorama"
- hispane Klitemnestro, el la paĝaro de "Universitato de Valencia"
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.