Frigio

antikva Anatolia regno From Wikipedia, the free encyclopedia

Frigio

Frigio estas antikva nomo de regiono en centra-okcidenta Anatolio (Malgrand-Azio) kaj nomo de la regno de la frigoj, kiu tie ekzistis proksimume en la jarmilo antaŭ nia epoko.

Rapidaj faktoj Historia regiono, Estas ...
Frigio
Historia regiono

LandoTurkio
- koordinatoj39° 0′ 0″ N, 31° 0′ 0″ O (mapo)3931


Frigio (Turkio)
Frigio (Turkio)
DEC

Frigio
Vikimedia Komunejo:  Phrygia [+]
vdr
Fermi
Situo de Frigio - tradicia regiono (flava) - vasta reĝlando (oranĝa linio)

Ĉefurbo de la regno estis Koloso, nun konata pro epistolo de Sankta Paŭlo al ĝiaj loĝantoj. Plej granda urbo estis Gordio.

Pluraj reĝoj de Frigio havis la nomojn Gordio kaj Midaso, sed ne estas klare, kiom. Unu el la Gordioj estis fama pro la ege komplika nodo, kiu ligis lian ĉaron al la jugo; legendo promesis al la malliganto de la nodo la regadon de Azio. Aleksandro la Granda en −334/−333 pasis tra Frigio kaj laŭlegende "malligis" la nodon, dishakante ĝin per glavo.

Plej disvastiĝinta kultura postlasaĵo de Frigio estas la friga ĉapo.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.