katalogo de steloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Stelkatalogo, aŭ astrokatalogo, estas astronomia katalogo kiu listigas stelojn. En astronomio, multaj steloj estas „nomitaj“ nur per la katalogitaj nombroj.
Stelkatalogoj estis kompilitaj jam de pluraj antikvaj popoloj, inkluzive de la babilonianoj, grekoj, ĉinoj, persoj kaj araboj. Plej modernaj katalogoj estas haveblaj en elektronika formato kaj povas esti libere elŝutitaj ĉe la Astronomical Data Center de NASA.
Ekzistas granda nombro da tiaj katalogoj, produktitaj por diversaj celoj dum diversaj epokoj, kaj ĉi-artikolo listigas nur kelkajn el la plej ofte cititaj.
Ĉiuj katalogoj baziĝas sur nudokula observado.
Ĉiuj steloj en la fruaj katalogoj estas videblaj nudokule. La postaj katalogoj klopodas listigi ĉiujn stelojn. Sed rigardante miliardojn da steloj jam nur en la lakta vojo, nia propra galaksio, tio devas resti iluzio. Tial la katalogoj klopodas listigi ĉiujn stelojn pli hela ol iu difinita magnitudo.
Jérôme Lalande — Histoire Céleste Française (1801), la plej kompleta katalogo de sia tempo.
47.390 steloj ĝis magnitudo 9; pozicioj kaj magnitudoj
(Aktualigita: 1846)
— Henry-Draper-Katalogo (1918-1924), omaĝe al Henry Draper, kompilita ĉe Harvard College Observatory.
225.300 steloj ĝis magnitudo 9; kun spektraj koloroj, ordigitaj laŭ rektascensio (en 1900)
ekzemplo: HD 29139 = Aldebarano (α Tau, α Tauri, Alpha Tauri)
(Aktualigita (HDE) 1949: +133.783 steloj, entute 359.083)
— Smithsonian Astrophysical Observatory Star Catalog (1966)
nur steloj ĝis magnitudo 9 kun konataj propra moviĝo
— Bonner Durchmusterung (1852-1859) kaj sekvaj aktualigoj
— Astrographic Catalogue, parto de Carte du Ciel, ekde 1880
fotokatalogo de pli ol 4,6 milionoj steloj ĝis magnitudo 11, kunlaboro de 20 observatorioj.
— U.S. Naval Observatory (USNO-B1.0)
1.042.618.261 "objektoj" kun pozicio, propra moviĝo, magnitudo por diversaj ondolongoj, indiko "stelo"/"galaksio".
Daŭre aktualigata per NOMAD [1].
Ambaŭ katalogoj troveblas rete ĉe la servilo de Naval Observatory[2].
Ĉi-katalogoj listigas nur astrojn de specifa tipo, ekzemple proksimaj steloj, pluropaj steloj aŭ variablaj steloj.
— Aitken-katalogo pri duopaj steloj (1932)
Aitken listigas 17.180 duopajn stelojn de la norda ĉielsfero.
— Gliese- / Gliese-Jahreiß-katalogo (1969-1991)
Wilhelm Gliese kaj poste Gliese-Jahreiß listigas ĉiujn proksimajn stelojn en distanco ĉirkaŭ la tero ĝis 25 parsekoj (ĉ. 80 lumjaroj). La katalogo estis plurfoje kompletigita (1969 - 965 steloj kun numeroj 1.0 bis 965.0, 1970 - pliaj 850 (n-roj 9001 bis 9850), 1978 pliaj 453, 1991 1388 steloj; entute 3.803 steloj)
— Hiparka katalogo (junio 1997) - 118.218 steloj HIP baziĝis sur datenoj de ESA-satelito Hiparko, kiu funkciis de 1989 ĝis 1993. Ĝi estas aparte notinda pro sia precizeco, pozicioj estis determinitaj kun precizeco de ±0,003", kaj preciza paralakso-mezurado (multe pli akurataj ol komparaj terbazitaj mezuradoj).
Hiparko krome enmapigis multege pli da steloj kun malpli alta precizeco. La rezultoj estis publikigitaj kiel katalogoj Tycho(1) kaj Tycho2 kun 1 resp. 2 milionoj da steloj en precizeco de 0,03".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.