Sodomio estas ĝenerale anusabuŝa seksumado inter homoj aŭ seksumado inter homo kaj besto (zoofilio), sed ĝi ankaŭ povas signifi ajnan nereproduktan seksumadon.[1][2][3] Origine la termino sodomio, kiu estas derivita de la rakonto de Sodomo kaj Gomoro en la ĉapitroj 18 kaj 19 de Genezo en la Biblio,[4] estis ofte limigita al anusa seksumado.[5][6] Sodomiaj leĝoj en multaj landoj kontraŭleĝigis tiujn kondutojn, kaj aliaj malfavoris seksajn agojn krome.[6][7] En la okcidenta mondo, multaj tiuj leĝoj estas nuligitaj aŭ ne estas rutine sekvitaj.

Thumb
Antikva greko sodomias kapron de Édouard-Henri Avril

Historio

Hebrea Biblio

En la hebrea Biblio, Sodomo estis urbo detruita fare de la dio pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. Neniu specifa peko estis donita kiel la kialo pro la kolero de la dio. La rakonto de la detruo de Sodom — kaj la malsukcesinta provo de Abrahamo por propeti al la dio kaj malhelpi tiun detruon — aperas en Genezo 18-19. La ligo inter Sodomo kaj samseksemo estas derivita de la priskribita provo fare de amaso de urbanoj seksperforti la virseksajn gastojn de Lot. Kelkaj personoj sugestas, ke la pekeco pro kiu Sodomo estis detruita povus ĉefe konsisti el la malobservo de devoj pri gastameco, kiuj estis gravaj por la originalaj verkistoj de la biblia rakonto.[8]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.