Édouard-Henri AVRIL (Alĝero, 21-a de majo 1849 – Le Raincy, 28-a de julio 1928) estis franca pentristo kaj komerca artisto. Uzante pseŭdonimon Paul Avril, li estis ilustristo de erotika literaturo.
Édouard-Henri Avril | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Édouard-Henri Avril |
Aliaj nomoj | Paul Avril |
Naskiĝo | 21-an de majo 1849 en Alĝero, Franca Alĝerio |
Morto | 28-an de julio 1928 (79-jaraĝa) en Le Raincy |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Familio | |
Frat(in)o | Paul Victor Avril (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo |
Verkoj | De figuris Veneris |
Avril studis arton en variaj salonoj de Parizo. Ekde 1874 ĝis 1878 li studis en la Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo. Kiam li ricevis komision por ilustri la romanon L'Eldorado, poste Fortunio de Théophile Gautier, li adoptis la pseŭdonimon Paul Avril.[1]
Li akiris tuj bonan reputacion, kaj ricevis multajn komisiojn por ilustri verkojn de gravaj verkistoj kaj ĉefe de la tiam nomita "eleganta literaturo" aŭ amafera literaturo", aldonante erotikan tonon. Tiu libroj estis venditaj en malmultnombraj eldonoj sur bazo de abono, menditaj de kolektistoj.[2] Oni konsideras lin patro de la erotika pentrarto.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.