From Wikipedia, the free encyclopedia
Simon de Colines (1475-1546) estis franca presisto, helenisto, latinisto, kreinto de la italika preskarakero. Colines estas asociita al Henri Estienne la Maljuna (1470-1520), fondinto de la grava presoficejo en Parizo -- kaj kiun Colines pli malfrue edziĝis al lia vidvino -- kaj kontinuis lian laboron eĉ post lia morto. Li uzis elegantajn romajn kaj italikajn tipojn kaj iu grekan tipon, kun akcentoj, kiu estis supera al siaj antaŭuloj.
Simonem Colinæum (1475-1546) | ||
---|---|---|
Dissekco de partoj de homkorpo, verko publikigita en 1546. | ||
Persona informo | ||
Simon de Colines | ||
Naskiĝo | 1475 en Gentilly, apud Parizo, Francio | |
Morto | 1546 en Pont-de-Colines, Pikardio, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Guyonne Viart (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | prestipdezajnisto eldonisto presisto book printer (en) vd | |
Laborkampo | Relieftipa presado vd | |
Aktiva en | Parizo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oni kreditas al li la dizajnojn de kelkaj el tiu tipoj, aliaj estis dizajnitaj de Geoffroy Tory (1480-1533). Liaj libroj, ofte malgrandformataj, estis bele produktitaj. Colines presis tekstojn uzitajn en la studoj pri liberalartoj, teologio, medicino, la Biblio, Libro de Horoj, kaj eldonoj de klasikaj kaj samtempa literaturo. Li produktis pli ol 750 eldonojn dum pli ol dudekses jaroj.[1]
Colines naskiĝis probable sude de Parizo, kie liaj gefratoj posedis farmbienojn. Li plej eble studis en la Universitato de Parizo kaj tute certe li laboris por Henri Estienne la Maljuna (1470-1520) kaj anstataŭis Estienne-on kiel presiston post lia morto en 1520. Colines edziĝis al lia edzino, Guyonne Viart, kaj heredis la presejon krom ŝiajn ses infanojn.
Li plu laboris en la presejo de Estienne ĝis kiam Robert Estienne (1503-1559), filo de Henri Estienne la Maljuna, komencis sian negocon en 1526. Tiuepoke Colines starigis presejon antaŭ la Kolegio de Beauvais kaj helpis Robert-on starigi lian presejon sen laĉoj kun la universitato. La moderna erudiciulo Jeanne Veyrin-Forrer (1919-2010) kredas ke Colines eble provizis sian duonfilon per la necesaj malnovstilaj karaktertipoj. Dum la venontaj dektri jaroj Colines muldis la plejmulton el la plej ordinaraj prestipoj: romanaj, italikoj kaj grekaj.
En 1528, li ekuzis sian italikan tipo. Colines estis konata por la uzo de kunikloj kiel simbolo de siaj presmarkoj, sed post la simbolo de sia presejo al "Soleil d'Or", li ekuzis satiraĵojn kaj filozofojn kiel siaj presmarkoj. En 1539, Colines lasis sian presejon el "Soleil d'Or" kaj translokigis sian presoficejon ekster la muroj de Parizo post la eldono pri la kvar evangeliistoj, kie li restis ĝis sia morto, en 1546. Colines lasis al sia duonfilo, Chaudière sia presejo ĉe "Soleil d'Or" kaj komencis sendi al li kelkajn projektojn aŭ pro tio ke li estis malsana aŭ superŝarĝita. Ĉe la morto de Coline, Chaudière kaj ne Robert heredis liajn malnovajn eldonaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.