grupo da antikvaj hindeŭropaj popoloj kaj triboj de la itala duoninsulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Italikoj estas la komuna nomo por grupo da antikvaj hindeŭropaj popoloj kaj triboj de la itala duoninsulo. Kuna karakterizaĵo de ili estas la uzo de antikva lingvo el la italika lingvaro. Estas distingataj du lingvogrupoj, la latino-faliska (latianoj, faliskoj) kaj la oska-umbra (oskoj, umbroj, samnitoj). La italikoj inter la 12-a jarcento a.K. kaj 10-a jarcento a.K. de nordo trans la Alpoj enmigris en Italion. Ekde la 4-a jarcento la latinlingvaj romianoj, kerno de la latianoj, pli kaj pli armee dominis la aliajn italikajn popolojn kaj iom-post-iom subigis kaj integrigis ilin en la Romian Imperion, tiel ke la alilingvaj italikoj politike, lingve kaj kulture romaniĝis.
Italikoj | |
---|---|
formortinta homa grupo • historia etno | |
Eŭropanoj • hindeŭroplingvanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Dum la 19-a kaj frua 20-a jarcento sciencistoj supozis, ke la italikoj povus esti proksimaj parencoj kaj de la ĝermanoj kaj de la keltoj, kaj kune kun tiuj popolaroj povus esti branĉoj de komuna okcidenta hindeŭropa prapopolo. Novaj lingvistikaj esploroj de la hindeŭropa lingvaro tamen montras, ke la ĝermana lingvaro probable pli proksime parencas kun la balta kaj slava lingvaroj, kaj la italikaj lingvoj nur pli proksime parencas al la kelta lingvaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.